Francisco J. Ayala

Francisco José AYALA (naskiĝis la 12-an de marto 1934 en Madrido, Hispanio - 5-an de marto 2023) estis hispanusona genetikisto, evolucia biologo kaj filozofo. Li estis profesoro pri biologio kaj filozofio en Kalifornia Universitato (Irvine).

Francisco J. Ayala
Persona informo
Francisco José Ayala
Naskonomo Francisco José Ayala Pereda
Naskiĝo 12-an de marto 1934 (1934-03-12)
en Madrido
Morto 5-an de marto 2023 (2023-03-05) (88-jaraĝa)
en Kalifornio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Irvine vd
Ŝtataneco HispanioUsono vd
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de SalamankoKomplutensa Universitato de Madrido vd
Profesio
Okupo biologo • genetikisto • filozofo • universitata instruisto • dipterologist vd
Laborkampo populacigenetikomolekula biologio vd
Doktoreca konsilisto Theodosius Dobzhansky vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Francisco José Ayala studis en la Madrida Universitato, kie li diplomitiĝis en 1955 per B.S.. Li laboris je muŝoj Drosophila, kiu tiel rapide plimultiĝas, ke ĝi estas ideala esplora objekto de la evoluciaj genetikistoj. Ayala studis ankaŭ teologion kaj estis en 1960 ordinita pastro. Li iris en 1961 en Usonon kaj akiris la gradojn M.A. (1963) kaj PH.D. (1964) en la Kolumbia Universitato en Novjorko. Poste laboris li en la Universitato Rockefeller en Novjorko. Li iĝis en 1971 usona ŝtatano.

Li translokiĝis kun sia edzino Hana kaj la infanoj al Kalifornio. Tie li eklaboris en 1971 kiel profesoro en Department of Genetics en la Kalifornia Universitato (Davis). Lia iam instruisto Theodosius Dobzhansky – kiun li ekkonis en 1960 – eklaboris same en Davis. Ayala tie verkis la librojn 'Evolving', 'Molecular Evolution' kaj 'Modern Genetics'. Li estis en 1981 la ĉefa atestanto dum la juĝ-proceso (McLean vs. Arkansas Board of Education) en Arkansas, kie temis pri stato de religio kaj evolucio en edukado (kreismoevolucia teorio). Li ŝanĝis en 1987 la katedron al Department of Ecology & Evolutionary Biology en la Kalifornia Universitato (Irvine), kie oni ofertis al li profesoran pozicion en Department of Philosophy. Tie li povis interligi sian intereson je religio, metafiziko kaj filozofio kun sia scienca esploro. Tie esploris li ankaŭ je Trypanosoma cruzi, kaŭzanto de la Ĥagas-malsano.

Liaj gravaj esploraj temoj estis:

  • Esploro de DNA- kak proteinaj sekvencoj
  • Esploro de populacia strukturo kaj evoluo de parazitaj unuĉeluloj, kiel kaŭzanto de malario kaj de ĥagas-malsano
  • Esploro de genregulado, evolucio de pseŭdogenoj, origino kaj evolucio de intronoj
  • filozofiaj traktadoj pri scienco (biologio), etiko kaj religio

Ayala estis ekde 1992 membro en „Scientific Advisory Committee“ de prezidento Clinton. De 1994 ĝis 2001, li estis prezidanto de „American Association for the Advancement of Science“ (AAAS) samtempe laboris en „Committee of Advisors on Science and Technology“ de la usona prezidento. Li estas aŭtoro de pli ol 700 artikoloj kaj 15 libroj.

Ayala estis kritika al la religia-fundamenta movado de intelligent design. Li vidis tiun teorion plene je eraroj, ĉar konstruo de la organismo montras malperfektecon, malkompletecon kaj ne tiun perfektecon, kion atendas iu de inteligenta dizajnisto.

Distingoj redakti

  • 1979: Medal of the College of France
  • 1980: National Academy of Sciences
  • 1987: Scientific Freedom and Responsibility Award from the AAAS
  • 1994: Gold Honorary Gregor Mendel Medal, Czech Academy of Sciences
  • 1994–2001: Prezidanto de American Academy of Arts & Sciences (AAAS)
  • 1995: President's Award of the American Institute of Biological Sciences
  • 1995: UCI Medal, University of California
  • 1998: Distinguished Scientist Award from the Society for the Advancement of Chicanos and Native Americans in Science SACNAS
  • 1998: 150th Anniversary Leadership Medal, American Association for the Advancement of Science
  • 2000: Gold Medal of the Accademia Nazionale dei Lincei (Rom)
  • Gold Medal of the Stazione Zoologica (Neapel)
  • 2000: Gold Medal of the National Academy of Sciences of Italy
  • 2000: William Procter Prize for Scientific Achievement (Sigma Xi)
  • 2001: U.S. National Medal Of Science
  • 2003: Gold Medal, Stazione Zoologica Naples (Italy)
  • 2003–2006: President Elect, President, and Past President, Sigma Xi, “The Scientific Research Society.”
  • 2010: Premio Templeton
estimdoktora titolo
  • 1991: Atenaj Universitatoj (Grekio)
  • 2000: Bologna (Italio)
  • Barcelono (1986), Balearoj (1997), León (1982), Madrido (1986), Valencio (1999) kaj Vigo (1996) (Hispanio)
  • Vladivostoko („Fororienta Nacia Universitato“), Rusio
  • Universitato Masaryk (Brno, Ĉeĥio)
Membro de

Publikaĵoj redakti

  • Studies in the Philosophy of Biology (1974)
  • Molecular Evolution (1976)
  • Evolution (1977)
  • Evolving: The Theory and Processes of Organic Evolution (1979)
  • Population and Evolutionary Genetics: A Primer (1982).
  • Modern Genetics (second edition, 1984)
  • Tempo and Mode in Evolution (1995)
  • Genetics and The Origin of Species (1997)
  • Variation and Evolution in Plants and Microorganisms (2000)