Ewerton Quadros

(Alidirektita el Francisco Raimundo Ewerton Quadros)

Marŝalo Francisco Raimundo Ewerton Quadros (konata kiel Ewerton Quadros, naskiĝis en 1841 en São Luís, Brazilo, kaj mortis en 1919 en Rio de Janeiro) estis doktora inĝeniero, marŝalo de la brazila armeo. En 1884 li ĉeestis en Rio de Janeiro kunvenon por fondo de Brazila Spiritisma Federacio. Li fariĝis ties unua prezidanto (1884-1888).

Prezidanto de BSF redakti

Eĉ post la fino de sia mandato Ewerton Quadros daŭre kontribuis kun Brazila Spiritisma Federacio per i.a. prelegoj, verkado de libroj, tradukoj kaj publikigo de artikoloj en Reformador.[1]

Referencoj redakti

  1. Biografieto de Ewerton Quadros Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio (07.10.2016)