Francisco Suárez

hispana jezuito, filozofo, kaj teologo

Francisco SUÁREZ de Toledo Vázquez de Utiel y González de la Torre, konita kiel Doktoro Eximius (Granado, 5an de januaro 1548 - Lisbono, 25an de septembro 1617), estis teologo, filozofo kaj juristo, hispana jezuito. Unu el la ĉefaj figuroj de la movado de la Skolo de Salamanko, estis konsiderita unu el la plej gravaj skolastikuloj.

Francisco Suárez
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1548 (1548-01-05)
en Granado
Morto 25-an de septembro 1617 (1617-09-25) (69-jaraĝa)
en Lisbono
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanalatina vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo teologo • filozofojuristo • universitata instruisto • katolika sacerdoto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Prima pars Summae theologiae. De Deo vno et trino (1607).

Lian laboron oni konsideras infleksa punkto en la historio de la Dua skolastikismo, kiu markas la transiron de la Renesanco al la moderna filozofio. Laŭ Christopher Shields kaj Daniel Schwartz, "figuroj tiel malsamaj inter si en la loko, la tempo kaj la filozofia orientiĝo kiel Leibniz, Grotio, Pufendorf, Schopenhauer kaj Heidegger trovis kialojn por citi lin kiel fonto de inspiro kaj influo".