Francisco Tárrega

Francisco de Asís Tárrega Eixea (Vilarreal, Castellón, 21-a de novembro de 1852Barcelono, 15-a de decembro de 1909) estis komponisto kaj gitaristo hispana.

Francisco Tárrega
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1852 (1852-11-21)
en Vila-real
Morto 15-an de decembro 1909 (1909-12-15) (57-jaraĝa)
en Santalecina
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido
Memorigilo Francisco Tárrega
Okupo
Okupo gitaristokomponisto • klasika gitaristo • pianisto
Verkoj Recuerdos de la Alhambra
Capricho árabe
vdr

Biografio redakti

Li suferis akcidenton infanaĝe kaj la patro decidis ke oni instruu al li muzikon kiel ebla unika vivrimedo. Junaĝe li ekstudis en la Konservatorio de Madrido en 1874, kie li studis komponarton ĉe Emilio Arrieta. Fine de 1870 li jam instruis gitaron (gitarludon kaj estis liaj disĉiploj ekzemple Emilio Pujol kaj Miguel Llobet); krome li jam koncertis regule. En 1880 koncertis en Parizo kaj Londono. Kaj de tiam li veturkoncertis en multaj lokoj ĉefe de Francio kaj Hispanio. Vidvino el Valencio protektis lin kaj lian familion kaj danke al ŝi li povis komponi el sia hejmo de Barcelono. En Granado kaj Sevilo li enmetis al sia muziko araban influon.

Verkaro redakti

Krom tiuj arabecaj verkoj li adaptis verkojn de Ludwig van Beethoven, Frédéric Chopin kaj Felix Mendelssohn. Kiel aliaj tiuepokaj muzikistoj hispanaj, ankaŭ li kombinis tendencojn romantismajn kun klasikismo kaj elementoj popolaj hispanaj.

Li popularigis la uzadon de la gitaro kiel serioza kaj koncerta instrumento.

Kuriozaĵoj redakti

La muziko plej ofte ludata kaj aŭdata tutmonde estas la Melodio Nokia (Nokia Tune) ĉar estas alvokilo kiun ludas pli da 850 milionoj de poŝtelefonoj de tiu komerca marko, el muzikero de Tárrega nome Gran vals (taktoj 14 al 16). [1] Menciindas ankaŭ ke kelkaj artistoj realigis versiojn de liaj muzikeroj: kiaj Mike Oldfield kiu inkludis version kaj propran kaj orkestran de Recuerdos de la Alhambra en la akustika trako de la filmo The Killing Fields (1984): temas pri Étude.

Por la filmo El amor en los tiempos del cólera, baze sur la samnoma romano de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez, oni uzis kiel temo centra la kanton Hay amores komponita de Shakira. La instrumentaro de tiu kanto baziĝis tute sur la Capricho árabe de Tárrega.

Silvio Rodríguez inspiriĝis kaj uzis melodion de Lágrima por la temo Alguien de sia albumo Mariposas (Papilioj, 1999).

Referencoj redakti

  1. Tárrega, F. Grandes transcripciones para guitarra. Unión Musical Editores.

Eksteraj ligiloj redakti