Franciskana preĝejo (Sibiu)

La Preĝejo Sankta Antonio de Padovo (rumane: Biserica Franciscană din Sibiu; germane: Franziskanerkirche in Hermannstadt) estas kirko romkatolika situanta en Șelarilor-strato nr. 12-14 en Sibiu, Rumanio. Partoj de la eksaj monekajoj eroj troviĝas ankaŭ ĉe la stratoj Bărbierilor 2 (zonoj S+P) kaj Manejului 4.

Eksa franciskana preĝejo en Sibio, Transilvanio

Historio redakti

La preĝejo estis, komence en la jarcento 15-a, ero de monakejo de la klaraninaj monaĥinoj, branĉo virina de la franciskanoj.[1]

Post Reformacio la monakinejo estis neniigita kaj la preĝejo eĉ uzitis dum multe da tempo kiel deponejo por cerealoj. Memkompreneble kondukis tiu ĉi abuzo al malboniĝo arkitektua de la tuta komplekso.[2]

Post habsburgiĝo de Transilvanio, komandanto kaj generalo Stefano de Steinville ricevis fare de la oficialuloj urbaj la permeson en 1716 ke franciskanoj venu al Sibio; kaj fakte monakoj setlis en la eksa klaranina ejaro. En la 13.6.1716 celebritis sankta meso, la unua postreformacia fare de lia pastra moŝto Anton Schirmer. En 1776 la altarejo terenfalis; ĝi rekonstruitis kaj tiukontekste ankaŭ ŝanĝitis la uesta fasado.

En la periodo inter la Unua mondmilito kaj la Dua mondmilito la preĝejo uzitis kaj de la Rumana grek-katolika eklezio. En 1949 dum komunismo la monakejo fermitis kaj la monakoj senditis al internigejoj. La ambito ankoraŭ bone videblas dekstre de la ĉefa enirejo.

Arkitekturo redakti

Preĝejo konstruitis en stilo gotika kio poste barokiĝis. Ene konserviĝas statuo de la Dipatrino gotika valora kaj en la kripto estas diversaj tomboj, i.a. de la governiestro transilvania Johano Haller (kaj de ties edzino) kiu forpasis en la jaro 1756-a. En la interno estas ĉe la norda vando de la ĥorejo funebra monumento de generalo Damian Hugo von Virmond (1666-1722), armea komandanto transilvania kaj legato en Konstantinopolo.[3] La turo troviĝas ĉe la suda flanko. Supre de trionfa arko estas la sceno kie Sankta Francisko el Asizo predikis al la birdoj. Du flankaj altaroj havas tipajn aŭstrajn barokajn pentraĵojn.

Notoj redakti

  1. Bisericile romano-catolice din orașul Sibiu, p.5.
  2. Kultmonumentoj, CIMEC
  3. Patrimoniul Sibiului - Biserica Franciscană

Eksteraj ligiloj redakti