Francisko Patriko

itala filozofo

Francesco Patrizi da Cherso aŭ Franciscus Patricius (1529-1597) estis filozofo, humanisto, poeto, beletristo, geometro, helenisto, li estas konata kiel arda defendanto de la platonismo, kaj oponanto de la aristotelismo. Laŭ la historio, lia familio vivis en la regno de Bosnio[1] kaj ili estas devigataj fuĝi pro la falo de la bosnia regno post la otomana invado.

Franjo Petrišević
(1529-1597)
Kroata humanisto, filozofo, beletristo, poeto kaj geometro.
Kroata humanisto, filozofo, beletristo, poeto kaj geometro.
Persona informo
Naskiĝo 25-a de aprilo 1529
en Cherso, nuna Kreto,  Kroatio
Morto 7-a de februaro 1597
en Romo,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Universitato de Padovo
Universitato La Sapienza de Romo
Universitato de Ingolstadt
Profesio
Okupo filozofotradukisto • poeto • universitata instruisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1538, li travojaĝis la Mediteraneon kun sia onklo Georgo Patriko[2], kiu estis galerkomandanto en la militoj kontraŭ la Otomana imperio. En 1544, li iris al Venecio, kie li studis gramatikon kun Andrea Fiorentino. Li ricevis protekton de la greko-ortodoksa episkopo de Kipro, kiu kondukis lin al Venecio, kie liaj kapabloj estis tuj agnoskitaj. Li studis ekonomion en Venecio, pli malfrue li translokiĝis por studi en Ingolstadt, sub la patroneco de sia kuzo Matthias Flacius (1520-1575). En 1547, li studis Medicinon kaj Filozofion en Universitato de Padovo|Padovo]], kie li, dufoje, elektiĝis kiel reprezentanto de la dalmataj studentoj. Bernardino Tomitano (1517-1576), Marco Antonio Passeri (1491-1563), Lazzaro Bonamico (1479-1552) kaj Francesco Robortello (1516-1567) estis liaj tiamaj profesoroj.

 
Della nuova geometria, 1587

En letero datita de la 12-a de januaro 1587 al sia amiko Baccio Valori (m. 1537), li skribis ke Padovo "estis trovinta Ksenofonon grekan kaj latinan, sen ajna gvidado aŭ helpo, li estis sin ĵetinta en la grekan lingvon, kies principojn li estis ricevinta tre malmulte en Ingolstadt, kaj tiom profitis al li, ke en la komenco de novembro, li tiom arde ekstudis la tekstojn de Aristotelo kaj la komentojn pri la Greka Logiko. Li serĉis la helpon de sia profesoro Tomitano, fama pro liaj logikaj konceptoj, sed poste li ne plu daŭrigis, ne sciante kie kaj kiel li sukcesis studi logikon senhelpe.

En la sekvanta jaro li komencis studi filozofion kun iu Alberto el Ĝenovo kaj eĉ kun li ne sukcesis studi sed sole. Celante studi Medicinon, li serĉis iun kuraciston, ĉar plaĉis al li la manieron kiel li traktadis la aferojn, kaj ankaŭ iu Bassiano Lando, kies lernanto li estis. Kaj tamen, aŭdante franciskanan monaĥon paroladi pri la platonaj teorioj, li enamiĝis al la afero, kaj tuj fariĝis lia amiko pro liaj konoj de Platono. Laste, li sin dediĉis al la teologio de Marsilio Ficino (1433-1499), al kiu sin sin donis plej avide. Kaj tiuj estis la konceptoj ĉiam de mi alprenitaj."

Post diplomiĝi, li vivis en malsamaj urboj en Italio, Ankono, Romo, Bolonjo, Ferrara kaj Venecio (1553). Kiam lia patrino mortis, en 1554, li reiris al Cherso, por zorgi pri la heredaj aferoj kaj tie li restis kvar jarojn. Pli malfrue li translokiĝis al Kipro kie li pasis sep jarojn: partoprenis en la milito turko-venecia, surborde de la floto komandita de Andrea Doria (1466-1560). Poste, li aktivis serve de Filippo Mocenigo (1524-1586), Episkopo de Kipro, kiu sendis lin reen al Italio. En Padovo, li fariĝis mentoro de Zaccaria Mocenigo (1553-1573)[3], nevo de Filippo, kie li verkis "Discussioni peripatetiche", kies unua eldono estis publikigita en 1571 kaj dediĉita al sia patrono Zaccaria Mocenigo. Ĉar Kipro estis konkerita de la turkoj, li perdis ĉiujn siajn havaĵojn en la insulo. Li tiam estas devigata vendi siajn manuskriptojn al Filipo la 2-a (1556-1598) el Hispanio kaj petas helpon de siaj amikoj al kiuj li dediĉis sian verkon "Amorosa filosofia".

En Venecio, kune kun Bernardo Tasso (1493-1569), patro de Torquato Tasso (1544-1595), li fondis la Akademion de la Famo kaj verkis "Dialoghi della Historia", en 1560, kaj Dialoghi della Retorica, en 1562.

Inter 1577 kaj 1592 li vivis en Ferrara, kiu estis la centro de la platonismo en Italio, kie li estis nomumita profesoro pri filozofio en la Universitato de Ferrara far la duko de Este, Alfonso la 2-a (1533-1597) filo de Herkulo la 2-a (1508-1559) kaj fariĝas membro de la Accademia della Crusca (1587). Li daŭre publikigas siajn skribaĵojn pri filozofio, beletro, militaj strategioj, optiko, hidraŭliko, kaj botaniko. En 1587 li verkas "Nuova geometria" al kiu li dediĉas al Karlo Emanuelo (1562-1630). Sekve, li estis invitita al Romo de la papo Klemento la 8-a (1535-1605), en 1592, kie li restis kvin jarojn kiel profesoro pri platona filozofio, en la roma "Universitato La Sapienza", tiam konata kiel "Studium Urbis". En Romo li publikigis sian lastan verkon, en 1594, "Paralleli militari". Li fariĝis membro de la Konsilio de Sankta Hieronimo, en la Iliria Kolegio de Sankta Hieronimo[4]. Patriko mortis en Romo kaj sepultiĝis en la Preĝejo de Sankta Onofrio[5], en la sama tombo de sia kolego Torquato Tasso (1544-1595).

Selektita publikaĵaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Regno de Bosnio]
  2. Georgius Patricius aŭ Giovanni Giorgio Patrizi
  3. GeneAll.
  4. Iliria Kolegio de Sankta Hieronimo estas katolika kolegio kies fondo retroiras al la tago 21-a de marto 1453, kiam la papo Nikolao la 5-a perletere "Piis fidelium votis", donacis la Preĝejon de Sankta Marina al komunumo da kroata sacerdotoj, en Borgo San Pietro, em Romo.
  5. Preĝejo de Sankta Onofrio, Romo.