Francisko Vázquez de Coronado

Francisko Vázquez de Coronado (n. en Salamanko, Hispanio en 1510 - m. en Meksikurbo, la 22-an de septembro 1554) estis hispana konkeranto.

Francisko
La ekspedicio de Coronado, ole-pentraĵo de Frederic Remington (1861-1909)
La ekspedicio de Coronado, ole-pentraĵo de Frederic Remington (1861-1909)
Persona informo
Naskonomo Francisco Vázquez de Coronado y Luján
Naskiĝo 1510
en Salamanko, Hispanio
Morto 22-an de septembro 1554
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Francisko Vázquez de Coronado
Okupo
Okupo esploristo • konkistadoro
vdr

Coronado [koronAdo] vojaĝis tra Nova Meksiko kaj aliaj regionoj de la nuna Usono inter 1540 kaj 1542. Li alvenis al la vicreĝlando Nova Hispanio akompanata de la unua vicreĝo Don Antonio de Mendoza.

Vázquez de Coronado elstaris pro sia lerteco pacigi la indiĝenojn kaj en 1538 estis nomumita reganto fare de la Registaro de Nova Galegio kiel anstataŭanto de la unua reganto de la provinco Nuño de Guzmán. Kiel reganto subtenis la entreprenon de la monaĥo Marcos de Niza esplori la nordon de Meksiko laŭ misio taskigita de la vicreĝo Antonio de Mendoza.

Honore al Francisko Vázquez de Coronado estis nomitaj laŭ lia familinomo kelkaj insuloj, avenuoj, lernejoj, hoteloj, urbanizaĵoj, komercejoj kaj miloj da etaj entreprenoj en la sudokcidento de Usono kaj nordo de Meksiko.

Lia nevo Juan Vázquez de Coronado (1523-1565) entreprenis la konkeron de la nuna Kostariko kaj elstaris pro siaj humanismaj agoj. Filipo la 2-a koncedis al li en 1565 la heredan titolon "Adelantado de Kostariko" kiun ricevis liaj posteuloj ĝis 1823.

Vidu ankaŭ redakti