Franciszek Ender

lodza esperantisto

Franciszek ENDER (n. la 26-an de decembro 1858 en la distrikto Czortków, m. la 1-an de aprilo 1939 en Lodzo[1]) estis pola esperantisto, kemiisto (produktanto de fruktovinoj).

Franciszek Ender
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1858 (1858-12-26)
Morto 1-an de aprilo 1939 (1939-04-01) (80-jaraĝa)
en Łódź
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Infano Janina Ender
Okupo
Okupo esperantistokemiisto
vdr

Laŭ Enciklopedio de Esperanto, Ender unue estis volapukisto, kaj poste, sub influo de Grabowski, Kabe k. a. fariĝis esperantisto[2]. Tamen laŭ lia filino, d-ro Janina Ender, li ekkonis Esperanton jam en 1887 per la Unua Libro. Unue skeptika pri la lingvo, baldaŭ sendis entuziasman leteron al LLZ kaj eklaboris por la internacia lingvo[1].

Post la transloĝiĝo al Lodzo Franciszek Ender komencis instrui Esperanton en 1905 en privata lernejo, skribis artikolojn en loka gazetaro kaj prelegis pri la lingvo. En 1908 li fondis filion de Pola Esperanto-Societo en Lodzo kaj restis ĝia prezidanto ĝis la unua mondmilito. Post la milito Ender iĝis ĝia honora membro.

Aŭtoro de artikoloj en Pola Esperantisto[1].

Tradukoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Rememoroj pri mia patro – Pola Esperantisto, 1-2/1959
  2. Enciklopedio de Esperanto, vd. ENDER Franciszek
  3. Skanaĵo de la Esperanto-traduko en Vikimedia Komunejo

Eksteraj ligiloj redakti