Franciszek Gajowniczek

pola profesia soldato, kiu post 1945 iĝis katolika misianto

Franciszek GAJOWNICZEK (naskiĝis la 15-an de novembro 1901 en Strachomin (proksime al Mińsk Mazowiecki), mortis la 13-an de marto 1995 en Brzeg) estis pola soldato, serĝento de Pola Militistaro de la Dua Pola Respubliko, malliberulo de la koncentrejo Auschwitz (Auŝvico). Tie pola monaĥo Maksimiliano Kolbe iris morti per malsato anstataŭ li.

Franciszek Gajowniczek
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1901 (1901-11-15)
en Strachomin
Morto 13-an de marto 1995 (1995-03-13) (93-jaraĝa)
en Brzeg
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo soldato
vdr
La tombo de Franciszek Gajowniczek en ordena tombejo en Niepokalanów (proksime al Sochaczew)
Franciszek Gajowniczek; en la jaro 1941 en la nazia Koncentrejo Auschwitz

Kiel profesia soldato, la 28-an de septembro 1939 post kapitulaco de fortreso Modlin (apud Nowy Dwór Mazowiecki) estis malliberigita de germanoj. Li fuĝis, sed dum provo trairi Hungarion estis arestita de Gestapo. De la 8-a de septembro 1940 ĝis la 25-a de oktobro 1944 malliberigito de la koncentrejo Auschwitz (koncentreja numero 5659), poste transportita al Sachsenhausen (nun kvartalo de Oranienburg). Dum evakuo de la labortendaro, maje 1945, kun aliaj estis liberigita de usonanoj. Entombigita en ordena tombejo en Niepokalanów (proksime al Sochaczew).

Eksteraj ligiloj redakti