Franciszek HONIOK (1896 - la 31-an de Aŭgusto 1939) estas fama kiel la unua viktimo de la dua mondmilito, je la 31-a de Aŭgusto 1939.

Franciszek Honiok
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1895 (1895-11-30)
en Supra Silezio
Morto 31-an de aŭgusto 1939 (1939-08-31) (43-jaraĝa)
en Gliwice
Mortokialo mortopafo
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo terkultivisto
vdr

Li estis la viktimo de la Gleiwitz okazaĵo, por komenci la planon de Nazia Germanio invadi Pollandon.

Fono redakti

Mempriskribita supera sileziano (germane, Oberschlesier), Franciszek estis 43-jara needziĝinta etna katolika pola kultivisto kaj vendisto de agrikultura ekipaĵo. Naskiĝinta en Supra Silezio (landlima regiono de nuntempa Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio) en 1896, li batalis sur la pola flanko dum la Sileziaj ribeloj de 1921 kiuj sekvis la unuan mondmiliton. Post nelonga loĝado en Pollando, li revenis al Germanio en 1925, kie li estis devigita reveni al Pollando — kazo kiun li sukcese portis al la Ligo de Nacioj en Ĝenevo.

La loko de la entombiĝo de la korpo de Franciszek estas nekonata kaj neniu monumento ekzistas en lia memoro.