Franciszek Kleeberg

Franciszek Kleeberg (naskiĝis la 1-an de februaro 1888 en Ternopilo, mortis la 5-an de aprilo 1941 en Weisser Hirsch apud Dresdeno) – brigada generalo de Pola Soldataro, la lasta komandanto de la septembra kampanjo komence de la Dua Mondmilito. Distingita de la Kavalira Kruco de la Militista Ordeno Virtuti Militari.

Franciszek Kleeberg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1888 (1888-02-01)
en Ternopilo
Morto 5-an de aprilo 1941 (1941-04-05) (53-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo Lublina Provinco
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Imperial and Royal Technical Military Academy
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Septembra kampanjo redakti

Franciszek Kleeberg la 9-an de septembro 1939 komencis organizi batalajn taĉmentojn el komisiitaj al li rezervejoj. En ofica korespondado plu estis komandanto de la Areo de Korpuso n-ro 9. La 27-an de septembro rearanĝis subordigitan al li soldataron kaj establis en Włodawa civil-administrajn regopovojn. De ĉi tiu tago iĝis komandanto de Sendependa Operacia Grupo Polesio.

Apud vilaĝoj Jabłonie kaj Milanów (distrikto Parczewski) venkis antaŭenpuŝitajn taĉmentojn de la Ruĝa Armeo. La 6-an de oktobro 1939, post kvartagaj bataloj kun Wehrmacht apud Kock, redonis armilaron kiel la lasta pola generalo. Li iĝis la unua komandanto de Sendependaj Operaciaj Grupoj sen malvenko – la kontraŭulo apud Kock estis venkita, kaj Kleeberg estis devigita kapitulaci nur pro manko de provizaĵo kaj armilaro. Post la batalo iris al germana mallibereco. Li restadis en la germana militkaptitejo IVB en la Fortikaĵo Königstein apud Dresdeno. Mortis la 5-an de aprilo 1941 en soldata hospitalo en Weisser Hirsch kaj estis enterigita en la tombaro de Neustadt en Saksio.

Prezidento de Pollando - laŭ propono de Ĉefa Komandanto - la 1-an de januaro 1943 postmorte avancis lin al la grado de la generalo de divizio. En 1969 cindrojn de la generalo Franciszek Kleeberg estis alveturigitaj al Pollando kaj la 6-an de oktobro metitaj en la Militista Tombaro en Kock inter mortfalintaj soldatoj de komandata de li Sendependa Operacia Grupo "Polesio".