Franjo Tuđman

la unua prezidanto de Kroatio

Franjo TUĐMAN [ˈfraːɲɔ ˈtudʑman] (naskita la 14-an de majo 1922 en Veliko Trgovišće, mortinta la 10-an de decembro 1999 en Zagrebo; alternativa skribo: Tudjman) estis oficiro, historiisto kaj politikisto. Je la 30-a de majo 1990 li estis elektita kiel prezidento de la jugoslavia subrespubliko Kroatio. Post la sendependiĝo de Kroatio li estis elektita ties unua prezidento, je la 2-a de septembro 1992.

Franjo Tuđman
Persona informo
Franjo Tuđman
Naskiĝo 14-an de majo 1922 (1922-05-14)
en Veliko Trgovišće, Zagreb Oblast,  Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Morto 10-an de decembro 1999 (1999-12-10) (77-jaraĝa)
en Zagrebo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Mirogoj vd
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojSocialisma federacia respubliko JugoslavioKroatio vd
Alma mater Military Academy Belgrade • Universitato de Zadar vd
Partio Kroata Demokrata Unio • Komunista Partio de Jugoslavio • League of Communists of Croatia vd
Subskribo Franjo Tuđman
Familio
Edz(in)o Ankica Tuđman vd
Infanoj Miroslav Tuđman vd
Profesio
Okupo politikistopolitika komisaro • universitata instruisto • historiisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1995 Tuđman por Kroatio subskribis la Interkonsenton de Dayton, per kiu ekestis sendependa, federacia ŝtato Bosnio kaj Hercegovino.

Je la 15-a de junio 1997 li estis reelektita kiel prezidento; tia li restis ĝis sia morto. Je tiu tempo estis konsideroj akuzi lin ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio; ties akuzo kontraŭ Ante Gotovina nomas Tuđman "parto de krima asocio", kiu celis perfortan kaj definitivan forpelon de la serboj el regiono Krajina. Sed la morto de Tuđman nuligis tiajn konsiderojn.

Tuđman estis membro de la Kroata Akademio de la Sciencoj kaj politik-scienca profesoro de la universitato de Zagrebo.