Frank Borman

usona astronaŭto

Frank Borman (naskiĝis la 14-an de marto 1928 en Gary, Indianao, mortis la 7-an de novembro 2023 en Billings) estis usona kosmonaŭto. Post kiam Borman en 1950 en la armea akademio West Point finis sian studon de aviada tekniko, li ĝis la jaro 1953 estis militpiloto de la usona aerarmeo en la Filipinoj, kaj poste estis instruisto pri aviado en Georgio kaj Arizono. En 1957 li en West Point ricevis magistran titolon de aviado kaj kosmoflugado. Ĝis la jaro 1960 li en West Point estis asista profesoro pri termodinamiko kaj fluidomekaniko. Post tio li en armea bazo de Kalifornio reiĝis aerarmea piloto: komence kiel testpiloto de novaj aviadiloj, poste kiel pilota edukisto.

Frank Borman
Persona informo
NomoFrank Borman
Dato de naskiĝo14-a de marto 1928
NaskiĝlokoGary, Indianao
Dato de morto7-a de novembro 2023 [#]
MortolokoBillings [+]
Mortokialoapopleksio [+]
Aĝo96
Okupoj kaj profesioj
Okupokosmonaŭto
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoDistinguished Flying Cross, Harmon Trophy, Kongresa Kosmomedalo de Honoro, Nacia Aviada Halo de Famo, United States Astronaut Hall of Fame, Hubbard Medal, Medalo de NASA pro Distingita Servo, International Space Hall of Fame, Washington Award [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Inter la jaroj 1962 kaj 1970 li estis kosmonaŭto de la usona institucio NASA. Kadre de tio li partoprenis en la kosmaj misioj Gemini 7 (1965) kaj Apollo 8 (1968).

ka teamo de la misio Apollo 8 (1968): Frank Borman, komandisto; William Anders, lun-modula piloto kaj James Lovell, komandomodula piloto