Frank OZ (naskita je la nomo Frank Richard Oznowicz la 25-an de majo 1944) estas usona aktoro, marionetisto, reĝisoro kaj produktisto. Li komencis sian karieron kiel marionetisto, prezentante la figurojn de la dameca porkino Miss Piggy, de la pluŝurso Fozzie Bear kaj aliaj en la spektaklo The Muppets, kaj la figurojn de Cookie Monster, Bert kaj Grover en la porinfana eduka televida programo Sesame Street. Li ankaŭ estas konata pro la rolo de Yoda en la Star Wars-serio, movante la figuron marionete kaj disponigante la voĉon por la karaktero en pluraj filmoj kaj televidaj serioj.

Frank Oz
Persona informo
Frank Oz
Naskonomo Frank Richard Oznowicz
Naskiĝo 25-an de majo 1944 (1944-05-25) (79-jaraĝa)
en Hereford
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Laney College • Oakland Technical High School vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroaktoropupteatristoscenaristo • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back ❦
Little Shop of Horrors ❦
What About Bob? ❦
The Muppet Show ❦
Sesame Street ❦
Dirty Rotten Scoundrels vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia laboro kiel reĝisoro inkluzivas Little Shop of Horsors (1986), Dirty Rotten Scoundrels (1988), What About Bob? (1991), In & Out (1997), Bowfinger (1999), The Score (2001), Death at a Funeral (2007), kaj epizodo de la usona televida serio Leverage (2011).