Frank ROSOLINO (* 20-an de aŭgusto 1926 en Detrojto, Miĉigano; † 26-an de novembro 1978 en Van Nuys, Kalifornio) estis usona ĵaztrombonisto, kiu estas kontata ĉefe kiel trombonisto ĉe Stan Kenton. Li famis kiel elstara teknikisto sur sia instrumento.

Frank Rosolino
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1926 (1926-08-20)
en Detrojto
Morto 26-an de novembro 1978 (1978-11-26) (52-jaraĝa)
en Van Nuys
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cass Technical High School
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj aktiveco redakti

Havante 9 jarojn, li komencis lerni gitarludon de sia patro kaj en la aĝo de 14 li komencis lerni trombonludon. Junaĝe li kunludis en la postulema ĵazbandego Cass Tech Symphony Orchestra de sia hejmurbo (kie ankaŭ Donald Byrd komenciĝis) kaj kelktempon poste li ludis en armebando dum la Dua Mondmilito (en Germanujo kaj Filipinoj ĝis 1946) en la ĵazbandegoj de Bob Chester, Glen Gray, Tony Pastor, Georgie Auld, Herbie Fields kaj Gene Krupa (kie li ankaŭ aŭdeblas per skatkantado, ekz. sur disko Lemon Drop) same kiel kun propra grupo en Detrojto. Li ludis bibopon i.a. kun Dizzy Gillespie, Charlie Parker kaj estis kapabla sen pluaĵoj, sekvi la parte tre alta tempon per sia instrumento. Ekde 1952 ĝis 1954 li ludis en la ĵazbandego de Stan Kenton, en kiu li konatiĝis per siaj solooj, ekz. sur ties sonregistraĵo New Concepts of Artistry in Rhythm (ankoraŭ 1955 li ludis en la studiobando de Kenton).

Poste li translokiĝis al Los-Anĝeleso, laboris kiel studiomuzikisto kaj ludis regule ekde 1954 ĝis 1960 ĉe Lighthouse All Stars de Howard Rumsey (kiel ankaŭ dumtempe ĉe Shorty Rogers, Shelly Manne, Conte Candoli). Je propra nomo li sonregistris por diskeldonejo Mode kaj laboris i.a. kun Terry Gibbs (en ties Dream Band 1959/60, 1962), Dexter Gordon, Zoot Sims, Sonny Stitt, Buddy Rich, Sarah Vaughan, Max Roach. En la 1960-aj jaroj li ludis i.a. du jarojn en la televidspektaklo de Steve Allen, kie lli ankaŭ kontribuis komedie. En la 1970-aj jaroj li ludis kun la soula blovistobando Tower of Power, koncertvojaĝis kun Supersax de Med Flory, ludis kun Conte Candoli (mondvojaĝo 1973, 1975) kaj dum la japanvojaĝo de Quincy Jones. Li ankaŭ vojaĝis en 1974 kun Benny Carter en Usono kaj en Eŭropo i.a. kun la ĵazbandego de Peter Herbolzheimer. Li sonregistris ankaŭ kun nederlanda simfoniorkestro pecon de la komponisto Jerry van Rooyen titolita Violet, dediĉita al li.

Lia tria edzino memmortigis en 1972 kaj postlasis al li iliajn du komunajn filojn. En 1978 Rosolino pafmortigis siajn du filojn enlitajn kaj mortigis sin poste per pafo en la kapon. Unu el la filoj transvivis malgraŭ pafo enkapen (sed restis blinda). En sia mortojaro li ludis sur la sondisko "Dynamite" la pecon "Gloomy Sunday".

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Frank Rosolino » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3452604 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)