Frans SAMMUT (naskiĝis en Malto en 1945, mortis en 2011) estis malta verkisto. Li profesie estis lernejdirektoro. Li studis en Zebbug Primary School, St Aloysius College, St Michael's Teacher Training College, Universitato de Malto (B.A., S.Th. Dip., M.Ed.) kaj Perugia Universitato (Diploma to teach Italian abroad).

Frans Sammut
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1945 (1945-11-19)
en Żebbuġ
Morto 4-an de majo 2011 (2011-05-04) (65-jaraĝa)
en Malto
Lingvoj malta vd
Ŝtataneco Malto vd
Alma mater Universitato de PeruĝoUniversitato de Malto • St Aloysius' College vd
Familio
Infanoj Mark A. Sammut vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Verkado
Verkoj Bonaparte à Malte vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Malta's Modern National Author, Frans Sammut, and the Maltese Flag - late 1960s/early 1970s

Dum la fino de la 1960-aj jaroj, li kunfondis la Moviment Qawmien Letterarju (Literatura renaskiĝa movado). Poste li servis kiel Sekretario de la Akkademja tal-Malti (Akademio de la malta lingvo).

Li publikigis multajn verkojn, interalie romanojn Il-Gagga (1971) (La kaĝo), Samuraj (1974), kaj Il-Holma Maltija (1994, 2012[1]) (La malta revo). En 1991 li gajnis la Registaran literaturan medalon por Paceville. Li ankaŭ verkis novelarojn: Labirint (1967) (Labirinto), Newbiet (1998) (Sezonoj) and Hrejjef Zminjietna (2000).

Esperanto redakti

Liajn verkojn oni konsideras kiel klasikaĵojn en la malta lingvo. En 2007 aperis en Esperanto La malta revo tradukita de Carmel Mallia ĉe Mondial Arkivigite je 2014-08-19 per la retarkivo Wayback Machine. La libro enscenigas Mikiel Anton Vassalli (1764 – 1829), kiu estas konsiderata kiel la Patro de la malta lingvo. La originalan version de La malta revo aklamis The Times kiel la plej bona beletra verko iam verkita en la malta lingvo. La esperantan version juĝis Marjorie Boulton kiel "kolosan laboron".

Nefikciaj verkoj redakti

Inter liaj nefikciaj verkoj estas Ir-Rivoluzzjoni Franciza: il-Grajja u t-Tifsira (1989) (La Franca Revolucio: Historio kaj kompreno), Bonaparti f'Malta(1997) (Bonaparte à Malte, Bonaparto en Malto), and On the Da Vinci Code (2006), dulingva (angla kaj malta) komento pri la mondfama libro de Dan Brown. En 2002, li ankaŭ eldonis la leksikonon de Mikiel Anton Vassalli.

Li verkis libreton por pluraj kantistoj kun sukceso. Hodiaŭ lernejdirektoro, li laboris inter 1996 kaj 1998 kiel kultura konsilisto por la ĉefministro de Malto.

 
Government of Malta Literary Prize given to Frans Sammut in 1991 for the novel Paceville
 
Government of Malta Literary Prize given to Frans Sammut in 1995 for Il-Ħolma Maltija

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti