František Drtikol

František DRTIKOL (naskiĝis la 3-an de marto 1883 en Příbram - mortis la 13-an de januaro 1961 en Prago) estas ĉeĥa fotografisto, pentristo, filozofo kaj budhano. Li apartenas inter plej elstaraj fotografistoj de tutmonda nivelo, liaj verkoj aperas en la plej prestiĝaj muzeoj kaj galerioj.

František Drtikol
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1883 (1883-03-03)
en Příbram
Morto 13-an de januaro 1961 (1961-01-13) (77-jaraĝa)
en Prago
Tombo City Cemetery in Příbram
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Staatliche Fachakademie für Fotodesign München
Subskribo František Drtikol
Memorigilo František Drtikol
Familio
Edz(in)o Ervína Kupferová
Okupo
Okupo fotisto • pentristo • filozofotradukisto • desegnisto
vdr

En 1901-1903 li studis en Munkeno, en 1910-1935 li posedis fotografatelieron en Prago, en kiu li kreis psikologiajn portretojn de multaj famaj personoj (ĉeĥoslovakaj prezidentoj Tomáš Garrigue Masaryk kaj Edvard Beneš, komponisto Leoš Janáček, hinda verkisto Rabindranath Tagore, germana verkisto Thomas Mann k.a.).

Galerio de Drtikol en Příbram

Krom tio li kreis en stilo de secesio kaj simbolismo originalajn, figurarte aranĝitajn nudportretojn. Post 1935 lia pentrado estis forte influita de azia mistiko, tiutempe kiel la unua li tradukis en la ĉeĥan lingvon verkojn de klasika budhismo kaj taoismo, upaniŝadojn kaj mezepokan mistikulon Majstron Eckhart. Kiel supozeble unua homo en tiama Ĉeĥoslovakio li praktikis kaj instruis tibetan budhismon.

En lia naskiĝurbo Příbram en suda parto de Mezbohemia regiono (Ĉeĥio) en kasteleto Ernestinum troviĝas aparta daŭra uniketosa galerio pri lia vivo kaj verkaro.

Literaturo redakti

  • Birgus, Vladimír: Fotograf František Drtikol. Prostor: Praha, 1994; ISBN 80-85190-31-1
  • Birgus, Vladimír Birgus - Braný, Antonín: František Drtikol. Odeon: Praha 1988, 1989
  • Birgus, Vladimír Birgus - Kirschner , Zdeněk: The Other Side of František Drtikol. Jacques Baruch Gallery: Chicago 1991
  • Birgus, Vladimír Birgus: František Drtikol – Modernist Nudes. Robert Koch Gallery, San Francisco 1997
  • Czech Vision. Avantgarde Photography in Czechoslovakia, hrsg. von Howard Greenberg, Annette und Rudolf Kicken, Hatje Cantz, Ostfildern 2007; ISBN 978-3-7757-2030-4
  • Doležal, Stanislav - Fárová, Anna - Nedoma, Petr:: František Drtikol – fotograf, malíř, mystik. Galerie Rudolfinum, Praha 1998.
  • Doležal, Stanislav - Fárová, Anna: František Drtikol – Deníky a dopisy z let 1914–1918 věnované Elišce Janské. Nakladatelství Svět, Praha 2001
  • Doležal, Stanislav - Fárová, Anna: František Drtikol – Oči široce otevřené. Nakladatelství Svět, Praha 2002
  • Fárová, A. - Heiging, Manfred - Bischof, Michael:: Frantisek Drtikol - photograph des Art deco. Schirmer/Mosel, München, Paris, London, 1993; ISBN 3-88814-683-6
  • Fárová, Anna: Fotograf František Drtikol. Uměleckoprůmyslové muzeum, Praha, 1972
  • Funk, Karel: Mystik a učitel František Drtikol. Gemma: Praha, 1993. ISBN 80-85206-19-6
  • Klaricová,Kateřina - Mašín, Jiří Mašín: František Drtikol. Panorama, Praha, 1989; ISBN 80-7038-047-0
  • Mlčoch, Jan Mlčoch: František Drtikol – Fotografie 1901–1914. KANT, Praha 1999
  • Mlčoch, Jan: - Thomson, Helen Bieri - Dupraz, Fabienne: František Drtikol. KANT, UPM, Praha 1999
  • Štekl, Evžen: Síla moudrosti – interpretace učení Fráni Drtikola, Praha 1992, 1994 a 1999

Eksteraj ligiloj redakti