František Xaver Richter

František Xaver Richter (naskiĝis la 1-an de decembro 1709 en Holešov en Moravio – mortis la 12-an de septembro 1789 en Strasburgo) estis ĉeĥa komponisto, violonisto, muzikpedagogo kaj kantisto, elstara reprezentanto de la skolo de Mannheim.

František Xaver Richter
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1709 (1709-12-01)
en Holešov
Morto 12-an de septembro 1789 (1789-09-12) (79-jaraĝa)
en Strasburgo
Tombo Cimetière Saint-Gall de Strasbourg
Lingvoj germana
Loĝloko Rue des Chandelles
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo komponistoviolonistodirigento • muzikinstruisto • bandestro • teoriisto
vdr

Vivo redakti

Li studis muzikon en Vieno kaj en Italio. Poste li agis kiel kantisto-basisto en Stuttgart en la kortega kapelo; kiel direktoro de la muzika departamento de la Kavalira akademio en Ettal; kiel ensemblestro en Kempten kaj kiel violonisto kaj kantisto en la kortega ensemblo en Mannheim. Tie li estis en la jaro 1768 nomumita kortega kamerkomponisto. En 1769 li foriris al Strasburgo, kiel li akiris postenon de kapelestro en tiea katedralo. Tie li dediĉis sin al preĝeja muziko kaj agis tie ĝis fino de sia vivo.

Kiel pedagogo li edukis plurajn eminentajn muzikistojn, ekzemple Karel Stamic kaj František Xaver Pokorný.

Verkaro redakti

  • Harmonische Belehrungen, lernolibro pri komponado kaj harmonio (1761 - 1767)
  • proksimume 70 simfonioj
  • koncertoj por violonĉelo, klarneto, ĉaskorno, hobojo, fluto
  • ses arĉkvartetoj
  • oratorio La deposizione dalla croce di Gesú Christo (1748)
  • 33 mesoj
  • 3 rekviem
  • proksimume motetoj
  • Te Deum (1744)
  • psalmoj "'Super Flumina Babylonis (1768 - 1768)

Eksteraj ligiloj redakti