Franz Bardon

ĉeĥa hermetikisto, iluziisto, okultisto kaj verkisto

Franz Bardon, Frabato (naskiĝis la 1-an de decembro 1909, mortis la 10-an de julio 1958) – ĉeĥa okultisto, fakverkisto kaj publicisto, kreinto de la sistemo pri propra evoluo laŭ hermetikismo, viktimo de komunistaj reprezalioj (n. 1909)

Franz Bardon
Persona informo
Naskonomo František Bardon
Aliaj nomoj Frabato, Arion, Franz Bardon
Naskiĝo 1-an de decembro 1909 (1909-12-01)
en Kateřinky (Opava)
Morto 10-an de julio 1958 (1958-07-10) (48-jaraĝa)
en Brno
Mortokialo pankreatito
Lingvoj germanaĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo verkisto • esoteristo • okultisto • folklora kuracisto • mistikulo
vdr

Vivo redakti

Franz Bardon naskiĝis en Opava (Troppau) en Aŭstria Silezio, estis la plej aĝa el 13 infanoj kaj unusola filo en la familio. Laŭ familia legendo, Viktor Bardon, la patro de Franz preĝis pri indiko de la vojo fare de persona instruisto. Onidire ties animo ekloĝis en korpo de lia filo. Dum fruaj jaroj de juneco li laboris kiel estrada artisto, uzante pseŭdonomon Frabato, estanta mallongigo de la vortoj Franz (FRA), Bardon (BA), Troppau Opava (TO). En la aĝo de 30 jaroj, pro sia interesiĝo pri okultismo, estis enprizonigita en koncentrejo, kie restis tri kaj duono da jaro.

Iom poste famiĝis kiel instruisto de hermetikismo kaj laboris kiel sanigisto. Li posedis scion pri hermetika magio kaj kabalo. Dum tiu ĉi vivperiodo verkis kelke da libroj, danke al kiuj iĝis konata. Arestita de sovetaj servoj aprile 1958, mortis tri monatojn poste en mallibereja malsanulejo en Brno. Li postlasis edzinon Maria, filinon ankaŭ Maria kaj filon Lumir.

Neutiligitaj materialoj al la libro Ora Libro de Saĝeco estis konfiskitaj, kiam Bardon estis arestita de komunista milico. Libro Frabato estas tipa okultisma romano verkita de asistantino Otti Votavova, sed estis eldonita sub la nomo Bardon. Verdire tuj antaŭ sia morto, julie 1958, Bardon donis al sia asistantino skizon de sia biografio, por ke ŝi finu la verkon. Tial la laboraĵon oni tamen ne povas trakti kiel veran biografion de Bardon.

Publikaĵoj redakti

  • (1956) Inico al hermetikismo
  • (1956) Praktiko de magia evoko
  • (1957) Ŝlosilo al vera kabalo
  • (1958) Frabato
  • Praktiko de magia evoko
  • Ora libro de saĝeco (nefinita)
  • Rememoroj pri Franz Bardon de D-ro Lumir Bardon

Eksteraj ligiloj redakti