Franz Jägerstätter

Franz JÄGERSTÄTTER (naskiĝinta en la 20-a de majo 1907 en St. Radegund / Distrikto Braunau am Inn, murdita en la 9-a de julio 1943 en Brandenburg an der Havel) estis aŭstra martiro de konscienco.

Beata
Franz Jägerstätter
La afiŝo dum la beatigo
La afiŝo dum la beatigo
Persona informo
Franz Jägerstätter
Naskonomo Franz Huber
Naskiĝo 20-an de majo 1907 (1907-05-20)
en Sankt Radegund
Morto 9-an de aŭgusto 1943 (1943-08-09) (36-jaraĝa)
en Brandenburg an der Havel
Mortis per senkapigo vd
Tombo Sankt Radegund vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Sankt Radegund vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Memorigilo Franz Jägerstätter
Profesio
Okupo terkultivisto vd
Beatulo, martiro
Beatigo la 26-an de oktobro 2007 en Linz
Festotago 21-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Domo de Jägerstätter en Sankt Radegund

Religia evoluo redakti

Certan tempon la kamparano fremdiĝis al la katolika kredo, finfine li retrovis siajn katolikajn radikojn. Tio iĝis decida por sia sinteno al la naziismo. Per pasia studado de katolika literaturo, legado regula de la biblio kaj ofta partopreno en mesoj li pli kaj pli konvinkiĝis pri la neakordigeblo de sia konvinko kaj tia de la nazia partio. Kritikega kontraŭnaziisma rondletero de la linca episkopo Johano Gföllner en 1933 ekiĝis la gvidilo de Jägerstätter. Pro la pasiveco de multaj aliaj ekleziaj funkciuloj vidalvide al la ekstremdekstraj danĝeroj li mense ankoraŭ ege suferos la venontajn jarojn.

Politika rezisto redakti

En 1938, ne tute unu monaton post la perforta aneksiĝo de Aŭstrio al Germanio, fariĝis la 10-an de aprilo farsa referendumo, kie Jägerstätter kiel la ununura civitano de sia vilaĝo malkaŝe voĉdonis kontraŭe. Li rezignis pri la ŝtataj porinfanaj subvencioj. En 1940 la surloka paroĥestro Jozefo Karobath estis arestata pro demoraliziganta prediko. Kiam Jägerstätter ricevis la rekrutigan ordonon la 23-an de februaro 1943, li deklaris en la 1-a de marto ne militservi.

Li estis kondamnata al morto la 6-an de julio kaj gilotinata 3 tagojn poste. En sia adiaŭa letero li pardonis al ĉiuj kaj konsideris sian morton oferado por la propraj pekoj kaj la pekoj de aliaj.

Honorigoj redakti

La kondamno al morto nuliĝis en la 7-a de majo 1997. En la 26-a de oktobro 2007 li estis proklamata beatulo en la katedralo de Linz. La katolikoj memoras ĉiujare pri la martiro la 21-an de majo.

Filmo kaj teatro redakti

Filmoj
  • A Hidden Life, reĝisoro Terrence Malick, 2019
  • Gott hab ihn selig. Franz Jägerstätter, reĝisorino Bettina Schimak, dokumenta filmo de ORF, 2007 27 min
  • Das Gewissen des Franz Jägerstätter, Regie Michael Cencig, dokumenta filmo de ORF, 1997 12 min.
  • Franz Jägerstätter. Un contadino contro Hitler, Regie Fulvio De Martin Pinter, en la itala, Trento/Italien, 1995 27 min.
  • Besser die Hände gefesselt als der Wille, reĝisoro: Andreas Gruber, filmo de ORF, 1988 45 min.
  • Der Fall Jägerstätter, Reĝisoro: Axel Corti, aktoris Kurt Weinzierl, Aŭstrio 1971
Dramoj
  • Eye Witness, premiero: Cameri Theater Tel Aviv 2003 (Reĝisoro: Paulus Manker)
  • Das Vermächtnis de Martin Winklbauer, Halsbach 1989 ISBN 3-87553-371-2
Meso
  • Missa Heroica 1998/99 de la ĉeĥa komponisto Pavel Smutný
Opero
  • Franz Jägerstätter (Opero preĝeja) de Viktor Fortin, premiero 2007 en Graz

Literaturo redakti

  • Georg Bergmann: Franz Jägerstätter. Ein Leben vom Gewissen entschieden, Christiana Verlag 1980
  • Andreas Maislinger: Der Fall Franz Jägerstätter, en: DÖW jarlibro 1991
  • Kurt Benesch: Die Suche nach Jägerstätter. Ein biographischer Roman, Styria, Graz 1993, ISBN 3-222-12215-6
  • B. Kenz: Franz Jägerstätter 1977
  • Pax Christi Oberösterreich (Eld.): Franz Jägerstätter. Zur Erinnerung seines Zeugnisses. Eine Handreichung, Edition Kirchen-Zeit-Geschichte, Linz 2001, ISBN 3-9500891-4-4
  • Erna Putz: Franz Jägerstätter. Ed. Geschichte d. Heimat, Grünbach 1985, ISBN 3-900943-46-X
  • Alfons Riedl (Eld.): Franz Jägerstätter. Christlicher Glaube und politisches Gewissen Thaur 1997, ISBN 3-85400-041-3

Eksteraj ligiloj redakti