Franz Michael Leuchsenring

Franz Michael LEUCHSENRING (aŭ laŭ propra nomiĝo ankaŭ Monsieur Liserin; naskiĝinta la 13-an de aprilo 1746 en Kandel, mortinta komence de februaro 1827 en Parizo) estis germana verkisto.

Franz Michael Leuchsenring
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1746 (1746-04-13)
en Kandel
Morto 1-an de februaro 1827 (1827-02-01) (80-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Leuchsenring iĝis en 1769 dua edukisto de la heredprinco de Darmstadt kaj koniĝis i.a. kun Friedrich Heinrich Jacobi, Johann Gottfried Herder, Goethe ene de la t.n. Rondo de Merck. Baldaŭ la membroj rompis la kontakton kun li ĉar ŝajne neniu konfidis lin. Johann Wolfgang von Goethe primokis lin per la komedia farso »Pater Brey«. En 1782 Leuchsenberg venis Berlinon kie li havis kontaktojn kun Friedrich Nicolai, Johann Erich Biester kaj Moses Mendelssohn kaj iĝis ano de la rondo Berliner Mittwochsgesellschaft. Li ĉiam allogitis de malfermitaj societoj. Jam en Leiden, kie li estadis kelkan tempon kun la tronheredanto darmstadt-a, li volis fondi Ordenon de sensiveco (Orden der Empfindsamkeit). Mallonge post li iĝis membro ĉe la iluminatoj.

Aliaflanke li ankaŭ interesiĝis pri la agoj de la (ĵus aboliciita) ordeno de la Jezuitoj. Lia malkovro de laŭdira konspirego katolika por regajno de perditaj teritorioj, pri kio li raportis en 1786 ĉe "Berliner Monatsschrift", furoris kaj instigis grandan polemikon. En 1792, post restado en Svislando kiel pedagogo de juna berlinano, li iris Parizon fascinite de la Franca revolucio kaj taksis sin jakobeno. Tamen li baldaŭ perdis la entuziasmon kaj iĝis pli sobra ankaŭ pro la malfacila geedzeco kun iama fanatikulino de li, la prusa kortega damo von Bielfeld.

Literaturo redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 457-458, (tie ĉi interrete)