Franz STELZHAMER (naskiĝis la 29-an de novembro 1802 en Großpiesenham/Distrikto Ried im Innkreis, mortis la 14-an de julio 1874 en Henndorf am Wallersee) estis aŭstra poeto kaj novelisto.

Franz Stelzhamer
Portreto de Stelzhamer, ĉ. 1865
Portreto de Stelzhamer, ĉ. 1865
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1802 (1802-11-29)
en Großpiesenham
Morto 14-an de julio 1874 (1874-07-14) (71-jaraĝa)
en Henndorf am Wallersee
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Familio
Patrino Johann Stelzhamer vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto • prozisto vd
Laborkampo literaturopoezioprozo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj agado redakti

Estante filo de etkamparano Stelzhamer frekventis la Akademian gimnazion en Salcburgo antaŭ studo de jursciencoj en Graz kaj Vieno; sed li neniam finstudis. Ĝis 1824 li vivis iomete bohemie kiel aktoro, deklamisto kaj verkisto. En 1837 li furoris danke al la verko Lieder in obderenns’scher Volksmundart. Ĵurnaliste li ankaŭ aktivis ĝis 1842 en Vieno, Supra Aŭstrio, Salcburgio kaj Germanujo. La oficialuloj de Supra Aŭstrio ebligis lin fine vivon senzorgan danke al honora pensio.

Stelzhamer estas la plej grava reprezentanto de dialekta poemado en Supra Aŭstrio pri kamparanaj medioj; liaj maldialektaĵoj hodiaŭ fakte ne plu ŝatatas. Stelzhamer ankaŭ skribis la vortojn por la nuna landa himno de Supra Aŭstrio, Hoamatgsang.

Kontraŭjudismo redakti

Precipe la ĉapitro Jude en lia per memeldono publikigita teksto Das bunte Buch ege kritikatas de germanistoj kiel Ludwig LaherArmin Eidherr pro malkaŝita montro de kontraŭjudismaj ŝvelparoloj.[1]

Honoroj plurlokaj redakti

 
Landa himno de Supra Aŭstrio estante tre populara, kiun verkis Stelzhamer

Fonditis en 1882 en Vieno la amikara ligo "Stelzhamer-Bund". En 1900 aperis la teatraĵo de Hermann Bahr Der Franzl, kiu rakontas en kvin aktoj pri la vivo de Stelzhamer. En 1907 nomitis por li en la viena distrikto Landstraße la strateto Stelzhamergasse. En 1952 kreitis fare de landaj aŭtoritatoj la premio "Stelzhamer-Plakette" kiu honoras ulojn meritintajn pri dialekto kaj regionhistorio de Supra Aŭstrio. En la 6.1.2003 eĉ nomitis la asteroido 24916 Stelzhamer por la poeto. Ekde 2009 la Kulturdomo Stelzhamer-muzeo en Pramet/Distrikto Ried im Innkreis enkondukas onin en la vivon kaj verkaron de Stelzhamer per daŭra ekspozicio. La ĉambro "Muadastüberl" kun meblaro pretas por vizitoj.[2]

Verkoj redakti

 
Stelzhamer-monumento en Ried im Innkreis

Liriko redakti

  • Lieder in obderenns’scher Volksmundart, 1837 ALO
  • Neue Gesänge in obderenns’scher Volksmundart, 1841 ALO
  • Lieder in obderenns’scher Volksmundart. Zweite vermehrte Ausgabe, 1844 ALO
  • Gedichte in obderenns’scher Volksmundart, 4 Bände, 1844–68 ALO IALO IIALO IIIALO IV
  • Volkslust. Auswahl älterer und neuerer Lieder in obderenns’scher Volksmundart, 1847 ALO
  • Politische Volkslieder, 1848 ALO
  • Gedichte, 1855 ALO
  • Liebesgürtel, 1876

Prozo redakti

  • Prosa, 3 Bände, 1845 ALO IALO IIALO III
  • Jugend-Novellen, 1847 ALO
  • Heimgarten, 1847 ALO IALO II
  • Das bunte Buch, 1852 ALO
  • Gambrinus, 1853 ALO
  • Aus meiner Studienzeit, 1875
  • Die Dorfschule, 1876

Epopeo redakti

  • D’Ahnl, 1851 ALO

Eldonoj redakti

Literaturo redakti

  • Hermann Bahr: Stelzhamer. (Geboren am 29. November 1802, gestorben am 14. Juli 1874). In: Neues Wiener Tagblatt. Band 36, Nr. 319, 21. November 1902, p. 1–3. PDF bzw. in: Buch der Jugend. H. Hellerm, Wien/ Leipzig 1908, p. 37–44. (Neusatz)
  • Richard Plattensteiner: Franz Stelzhamer zu seinem hundertsten Geburtstag. Eine biographische und literarische Würdigung. Hartleben, Wien u. a. 1903.
  • Hans Commenda jun.: Franz Stelzhamer. Leben und Werk. Oberösterreichischer Landesverlag, Linz 1953.
  • H. C. Artmann: Franz Stelzhamer Lieder und Gedicht. Josef Heindl, Schärding 1981, ISBN 3-900328-07-2.
  • Franz Braumann: Franz Stelzhamer. Leben und Dichtung. Oberösterreichischer Landesverlag, Linz 1973, ISBN 3-85214-104-4.
  • Silvia Bengesser: Eine Rezeptionsgeschichte der Mundartgedichte Franz Stelzhamers von 1837 bis 1982. Univ. Diss., Salzburg 1987.
  • Silvia Bengesser: Franz Stelzhamer. Zwischen Legende und Wahrheit. Materialien zur Rezeption seiner Mundartdichtung 1837–1982. Bibliothek der Provinz, Weitra 1996, ISBN 3-85252-059-2.
  • Christine Nobis: Die Darstellung ländlichen Lebens im epischen Werk Franz Stelzhamers. In: Ostbairische Grenzmarken. Passauer Jahrbuch für Geschichte, Kunst und Volkskunde. Band 38, Verlag des Vereins für Ostbairische Heimatforschung, Passau 1996, ISSN 0078-6845, p. 167–177.
  • Karl Pömer: Kotzengrob und bázwoach. Franz Stelzhamer. Leben und Werk. Moserbauer, Ried i. Innkreis 2002, ISBN 3-902121-15-7.
  • Freimut Rosenauer: Gedichte aus dem Innviertel. 4. Auflage. Verlag Hammerer, Ried i. I. 2005, ISBN 3-900963-23-1. (Gedichte und Biographien von Franz Stelzhamer und Hans Schatzdorfer)

Notoj redakti

  1. Straßennamen Wiens seit 1860 als politische Erinnerungsorte (PDF), p. 81, Forschungsprojektendbericht, Wien, julio 2013
  2. Hejmpaĝo kulturdoma

Eksteraj ligiloj redakti