Franz Strauss

Franz Joseph Strauss (naskiĝinta la 26-an de februaro 1822 en Parkstein; mortinta la 31-an de majo 1905 en Munkeno) estis germana kornisto kaj komponisto. Li estis unu el la plej respektataj kornovirtuozoj siatempaj kaj estas patro de Richard Strauss.

Franz Strauss
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1822 (1822-02-26)
en Parkstein (Supra Palatinato)
Morto 31-an de majo 1905 (1905-05-31) (83-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Familio
Edz(in)o Josephine Strauss
Infano Richard Strauss
Okupo
Okupo komponisto • kornisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis kiel ekstergeedza filo de policisto Johann Urban Strauss kaj Maria Anna Kunigunde Walter en la eta loko Parkstein proksime de Weiden en Supra Palatinato. Ĉar lia patro agnoskis lin oficiale kiel sia filo, tiu ĉi ricevis la familian nomon Strauss, kvankam liaj gepatroj ne estis geedzoj. Franz Strauss alkreskis ĉe sia onklo, muzikanto kaj turgardisto Johann Georg Walter en Supra Palatinato. Jam kiel eta knabo li devis prezenti en gastejoj kaj alkutimiĝis jam frue kun la hardeco de muzikista vivo.

En la aĝo de 15 jaroj li fariĝis gitaristo en la kortega kapelo de duko Max, post lernanto en la operorkestro de la sama kortego. Baldaŭ li transprenis la solokornon krom Friedrich von Sendelbeck kaj estis finfine vokita kiel kornisto al la Reĝa Bavara Kortegokapelo je Munkeno.

Meze de 1851[1] li geedziĝis kun Maria Seiff, filino de la muzikmajstro en la 1-a bavara artilerio-regimento.[2] Kiam li havis 32 jarojn, lia unua edzino kaj liaj du gefiloj mortis pro ĥolero en la jaro 1854. Pli ol dek jarojn pli malfrue, en la jaro 1863[3], Franz Strauss geedziĝis denove, nome kun Josephine Pschorr, filino de „bierbarono“ Georg Pschorr. En 1864 naskiĝis ŝia filo Richard. Krom tio ili ankaŭ havis filinon nome Berta Johanna.

En 1871 Strauss fariĝis profesoro ĉe la muzikakademio je Munkeno.

Li kuŝas sur la Malnova Sudtombejo en Munkeno.

Kunlaboro kun Richard Wagner redakti

Franz Strauss havis tre konserveman muzikguston, antaŭ ĉiuj li adoris vienklasikismajn komponistojn Haydn, Mozart kaj Beethoven. Li havis malinklinon kontraŭ la muziko de Richard Wagner, sed onidire li subtenis lin je la komponado de la tiel nomata Siegfried-Voko, kvankam Wagner dum la ekestotempo havis preskaŭ neniun kontakton al la munena orkestro. Ankaŭ la Wagner-Tubjo onidire ekestis el kunlaboro de la du.

Verkoj redakti

Lia kornkonĉerto op. 8 servis laŭ strukturo kaj temaro al lia filo evidente kiel modelo por ties kornkonĉerto op. 11, ĉar krom la struktura simileco ekzistas klaraj paraleloj al la temo de la tria movimento.

Li komponis interalie kroman kornkonĉerton (n-ro 2 op. 14) samkiel tiel nomatajn „karakterpecojn“ kaj „distran muzikon“ por sia munkena domorkestro: fantazio pri la Sehnsuchtswalzer [sopirvalso] por korno kaj orkestro, Les Adieŭ por korno kaj orkestro op.2, originala fantazio op.6 por korno kaj orkestro, pluajn pecojn por korno kaj piano kaj kornokvartetojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Familien-Nachrichten - Getraute Paare, en: Der Bayerische Landbote, n-ro 156, 5-an de junio 1851, p. 768
  2. Richard Strauss-Blätter, Ausgaben 1-4, Internationale Richard Strauss-Gesellschaft, 1979, p. 63
  3. Bevölkerungs-Anzeige, en: Münchner Amtsblatt, n-ro 67, 30-an de aŭgusto 1863, p. 708