Franz TUNDER (naskiĝis en 1614 en Lübeck, mortis la 5-an de novembro 1667 samurbe) estis Germana komponisto kaj orgenisto.

Franz Tunder
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1614 (1614-01-01)
en Lubeko
Morto 5-an de novembro 1667 (1667-11-05) (53-jaraĝa)
en Lubeko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hansa ligo
Subskribo Franz Tunder
Memorigilo Franz Tunder
Familio
Infano Anna Margaretha Tunder
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Vivo redakti

Tunder laŭ pli malnova vidpunkto devus esti naskiĝinta en BonnesdorfBurg sur Fehmarn, laŭ plej novaj konoj tamen lia naskiĝloko estas Lübeck [1]. Tunder eble estis disĉiplo de Girolamo Frescobaldi, almenaŭ laŭ indiko de Johann Mattheson, la pli posta esploro tamen parte pridubis tion. Ekde 1632 ĝis 1641 li laboris en Gottorp kiel kortega orgenisto de Frederiko la 3-a sekvante Johann Heckelauer. Post tio li estis kiel posteulo de Peter Hasse ekde 1641 ĝis sia vivofino orgenisto, ekde 1647 kromofice ankaŭ laborestro ĉe la Mariapreĝejo en Lübeck. Tunder estis la antaŭulo kaj bopatro de la orgenvirtuozo Dietrich Buxtehude. Li enkondukis en Lübeck la tradicion kontinuan ĝis la nuntempo de la vespermuzikoj. Franz Tunder validas kiel unu el la grandaj reprezentantoj de la Nordgermana orgenskolo, ekz. li stampis kiel unu el la unuaj la tipon de la Nordgermana tokato. Lia verkaro, kiu ankaŭ ampleksis kantvoĉan muzikon, (motetojn, sakralajn ariojn, ĥoralkantatojn), bedaŭrinde plejparte estas malaperinta.

Konservitaj verkoj redakti

  • 9 sakraj koncertoj por 1 kantvoĉo
  • 9 sakraj koncertoj por 3-6 kantvoĉoj

Por orgeno:

  • 5 preludoj (4 en g-minoro, 1 en F-maĵoro)
  • Kanzono en G-maĵoro pri temo de della Porta
  • Ĥoralfantazioj:
Auf meinen lieben Gott
Christ lag in Todesbanden
Herr Gott, dich loben wir
In dich hab ich gehoffet, Herr
Jesus Christus, unser Heiland
Jesus Christus, wahr Gottes Sohn
Komm, Heiliger Geist, Herre Gott
Was kann uns kommen an für Not

samkiel

Allein zu dir, Herr Jesu Christ
Ein feste Burg ist unser Gott,

tamen ambaŭ lastaj titoloj ankaŭ povus deveni de Heinrich Scheidemann.

Fontindikoj redakti

  1. Gerhard Kay Birkner: Franz Tunder naskiĝinta en Lübeck!, en: Lübeckische Blätter 161 (1996), kajero 16 (12-a de oktobro), S. 248, ankaŭ konektite [1] Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo redakti

  • Fritz Jung: "Die Musik in Lübeck" in: Geschichte der freien und Hansestadt Lübeck, hrsg. von Fritz Endres, Lübeck 1926, S. 171-209.
  • Arndt Schnoor, Volker Scherliess: "Theater-Music in der Kirche". Zur Geschichte der Lübecker Abendmusiken. Lübeck 2003. ISBN 3-933652-15-4.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Franz Tunder » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 899491 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)