Franz Welser-Möst

Franz Leopold Maria Möst (n. 16a de Aŭgusto 1960), konata profesie kiel Franz Welser-Möst, estas aŭstria dirigento. Li estas nune muzika dirigento de la Cleveland Orchestra.

Franz Welser-Möst
Franz Welser-Möst dirigento de la Cleveland Orchestra en 2008
Franz Welser-Möst dirigento de la Cleveland Orchestra en 2008
Persona informo
Naskonomo Franz Leopold Maria Möst
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1960 (1960-08-16) (63-jaraĝa)
en Linz
Lingvoj hispanagermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro Munkeno
Familio
Patrino Maria Elisabeth Möst
Okupo
Okupo dirigentomuzikdirektoro
vdr

Biografio redakti

Franz Leopold Maria Möst naskiĝis en Linz, Aŭstrio, kaj poste studis ĉe la komponisto Balduin Sulzer. Ankoraŭ juna en Linz, li studis violonon kaj disvolvigis intereston en dirigentado. Post suferi vundojn en aŭto-akcidento kiu rezultis en nervodamaĝo, li ĉesis siajn violonajn studojn kaj ŝanĝis al dirigentaj studoj.[1]

Liaj unuaj ĉefaj sukcesoj estis ĉe la Festivalo de Salcburgo en 1985, sekve de la Londona Filharmonia Orkestro en 1986 kaj la Orkestro Musikkollegium Winterthur en 1988.

En Usono, Welser-Möst ekkarieris ĉe la St. Louis Symphony en 1989. Li eklaboris por la Cleveland Orchestra el Februaro 1993.[2]

Referencoj redakti

  1. Ivan Hewett. "Why all those insults made me stronger", Telegraph, 18a de Aŭgusto 2005. Kontrolita 5a de Oktobro 2008.
  2. "Cleveland Hails New Conductor", Sun-Sentinel, 2012-09-16. Kontrolita 2014-10-03. Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2017-06-13.

Eksteraj ligiloj redakti