EdE-W

Franz Wollmann
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1871 (1871-02-12)
en Křižany
Morto 23-an de septembro 1961 (1961-09-23) (90-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Franz WOLLMANN (volman), aŭstrogermano, d-ro, landlernej-inspektoro, „kortega konsilanto“. Nask. 12 febr. 1871 en Kriesdorf (nun en Ĉeĥosl.). Dir. de la ŝtata ekzamen-komisiono por E en Aŭ., pri kies fondo li multe klopodis (1925). Lektoro por E ĉe la ŝtata Teknika Altlernejo kaj ĉe la Urba Ped. Instituto en Wien. Komitatano de UEA.

Laŭ Aŭstria Esperanto-Revuo, 1947[1]

Kiel gimnaziano li estis studinta Volapukon. Okaze de inspekta vizito en la seminario en Strebersdorf en la jaro 1924 d-ro Wollmann koniĝis kun la tiama estro direktoro Josef Schamanek, fame konata Esperanto-pioniro. La lingvaj kaj praktikaj preferoj de Esperanto, konvinke prezentitaj de Schamanek, tute absorbis la filologian intereson de d-ro Wollmann kaj U decidis studi la lingvon. Kvankam li perfekte scipovis la anglan, francan, italan kaj ĉeĥan lingvojn, li tamen plene kaj entuziasme dediĉis sin al Esperanto kaj fariĝis baldaŭ ĝia plej eminenta advokato. Lia lingva aŭtoritateco kaj lia inda personeco fine konvinkis ankaŭ la filologajn kontraŭulojn kaj decidigis la inst ruministerion favore al la unua oficiala rekono per starigo de la ŝtata ekzamenkomisiono.

Kiel ĝia estro d-ro Wollmann eldonis praktikan gvidilon, modelan lingvoregularon por ekzamenantoj kaj ekzamenatoj. En somero 1946 — post sepjara silentigo de Esperanto — aperis klasika propagandilo por nia lingvo en la noveldonita regularlibro de li verkita „Lebrbefähi- gungsprüfungen für Fremdsprachen“ (öst. Bundesverlag). Krom multaj detaloj pri la ekzamenoj en la lingvoj angla, franca, rusa, itala, ĉeĥa, hungara, slovena, serbokroata kaj latina ĝi enhavas konvinkajn klarigojn kaj indikojn pri la praveco de artefarita mondhelplingvo kaj ĝia Zamenhofa formo, la plenan ekzamenregularon kaj sufiĉe imponan liston de Esperantoverkoj originalaj kaj tradukitaj, kiuj estas studindaj por ĉiuj aspirantaj ekzamenon en Esperanto.

Referencoj redakti

  1. N.1-2; p.8. Jan-fev. 1947