Franz Xaver Süßmayr

Franz Xaver Süßmayr (* 1766 en Schwanenstadt, Supra Aŭstrio; † 17-an de septembro 1803 en Vieno) estis aŭstra komponisto.

Franz Xaver Süßmayr
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1766 (1766-01-01)
en Schwanenstadt
Morto 17-an de septembro 1803 (1803-09-17) (37-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo tuberkulozo
Tombo St. Marx Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Habsburga monarkio
Memorigilo Franz Xaver Süßmayr
Familio
Patro Franz Carl Siessmayr
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Vivo redakti

Franz Xaver verŝajne ricevis de sia patro unuan muzikinstruon, ĉar en 1779, ĉe sia eniro en la gimnazion de la Abatejo Kremsmünster, li jam estis registrata kiel organista et altista, poste ankaŭ kiel tenor et violinista. Per la ceteraj fakoj, en kiuj li sekvis lecionojn, li akiris kleradon, kiun muzikisto de tiu tempo nur malofte atingis.

En la pli malfruaj jaroj de sia tempo en Kremsmünster li pli ofte estis konsultita por komponado de eklezia muziko kaj ekde 1785 ankaŭ por muziko al teatraĵoj, kiujn oni prezentis en Kremsmünster.

En la jaro 1787 lia lerneja tempo finiĝis, sed nur en 1788 troviĝas postsigno, ke li vivis en Vieno. Samjare li verŝajne konatiĝis kun Mozart, ĉar en perdiĝinta letero li menciis, ke sia opereto Der rauschige Hans, kiun li datigis per 6-a de marto 1788, ekestis „sub la gvidado de la beata, senmorta Mozart".

Süßmayr estis lernanto de Antonio Salieri kaj laŭ eldiro de Constanze Mozart ekde 1790/91 ankaŭ lernanto de Wolfgang Amadeus Mozart. Kun Süßmayr Mozart laŭdire diskutis dum ties lastaj tagoj pri ties rekviemon, tiel ke Süßmayr pro tiuj buŝaj indikoj kaj kelkaj postlasitaj notaĵoj („slipetoj") sentis sin kapabla, kompletigi la pecon post la morto de Mozart. Kvankam ofte kritikita, la kompletigoj de Süßmayr (li komponis/instrumentis la lastajn kvin partojn) ĉe prezentadoj estas normo.

Ekde 1792 Süßmayr estis dirigento ĉe Nacia Teatro kaj ekde 1794 kapelestroadjunkto de Joseph Weigl ĉe Kärntnertortheater. Li validas kiel sukcesa komponisto de la viena kantoteatraĵo kaj komponis ĉ. 30 teatrajn verkojn. Al liaj ĉefaj verkoj apartenas la operoj Moses oder Der Auszug aus Aegypten (1792), Der Spiegel von Arkadien (1794), Idris und Zenaide (1795) kaj Soliman II. (1799). Krome li komponis instrumentan muzikon, kantatojn kaj mesojn.

Li estas entombigita sur la tombejo Sankt Marx.

Literaturo redakti

  • H. H. Hausner: Franz Xayer Süßmayr. Wien 1964
  • W. Wlcek: Franz Xaver Süßmayr als Kirchenkomponist. Dissertation, Wien 1953, gedruckt 1978
  • Christoph Wolff: Mozarts Requiem. Geschichte, Musik, Dokumente. Mit Studienpartitur. Bärenreiter, Kassel 1991, 4. korr. Auflage 2003, ISBN 3-7618-1242-6
  • E. Duda: Das musikalische Werk F. X. Süßmayrs. (Werkverzeichnis) 2000

Eksteraj ligiloj redakti