Franz de Paula Mestán

Franz de Paula MESTÁN [meŝtan], ankaŭ konata kiel F. Meŝtan, (naskita la 1-an de aprilo 1865 en Hlinsko, Bohemio; mortinta la 21-an de februaro 1941 en Krems ĉe la Danubo) estis aŭstra esperantisto kaj katolika pastro. Dum 18 jaroj li estis provincialo de la ordeno de piaristoj por Aŭstrio kaj konsistoria konsilisto en Krems.

Franz de Paula MESTÁN
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1865
en Hlinsko, Bohemio
Morto 21-an de februaro 1941
en Krems ĉe la Danubo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto • katolika sacerdoto
vdr

Religia kariero redakti

Li fariĝis la 21an junio 1888 ekleziulo, estis 1889—99 kapelano en Maria Treu, poste vicrekloro kaj rektoro en Krems, provincialo por la aŭstria provinco de l’ ordeno de piaristoj de 1906— 1924, intertempe dum 1907 ankaŭ paroĥestro en Maria Treu. Pastro Mestan ricevis en 1919 la titolon „Konsistorialrat“ kaj post denove estis ĉefo de la novicoj en Krems.

Esperanto redakti

Li multe laboris en la Esperanto-movado. Li estis prezidanto de IKUE, vicprezidanto de AED kaj komisaro de ŝtata Ekzamen-komisiono de Esperanto en Vieno. Li verkis Tabelojn por intua instruado de Esperanto, aprobitaj de la ministerio por instruaferoj, krome multe uzatan preĝareton.