Franz von Sickingen

Imperia Kavaliro (1481−1523)

La imperia kavaliro Franz von Sickingen (2-a de marto 1481 sur Burgo Ebernburg apud Bad Münster am Stein-Ebernburg; 7-a de majo 1523 sur Burgo Nanstein apud Landstuhl) estis gvidanto de la rejnlanda kaj ŝvaba kavaliraro. Estante subtenanto de la reformacio li batalis por la sekularigo de la ekleziaj terposedaĵoj kaj gvidis la kavaliraron dum la kavalirmilito. Post sieĝado kaj konkerado de la burgo Nanstein li mortis pro la gravaj vundoj, kiujn li ricevis dum la pripafado de la burgo. Li estis amiko de Godfredo de Berlichingen.

Franz von Sickingen
Persona informo
Franz von Sickingen
Naskiĝo 2-an de marto 1481 (1481-03-02)
en Burgo Ebernburg, Palatinato,  Sankta Romia Imperio
Morto 7-an de majo 1523 (1523-05-07) (42-jaraĝa)
en Burgo Nanstein, Palatinato,  Sankta Romia Imperio
Tombo Landstuhl vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Palatinato vd
Subskribo Franz von Sickingen
Familio
Patro Swicker von Sickingen, Herr zu Keffenach und Birlenbach vd
Patrino Margareta Puller von Hohenburg vd
Infanoj Franz Konrad Freiherr von Sickingen • Johann von Sickingen • Schweikhard von Sickingen vd
Profesio
Okupo kavaliro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Franz von Sickingen, 1520

Historio redakti

Gento Sickingen redakti

 
blazono de la familio Sickingen[1]

La gento Sickingen origine devenas el Sickingen en Kraichgau, hodiaŭ norda Badeno. La loko Sickingen enkomunumiĝis en 1936 al Flehingen, kiu hodiaŭ estis parto de Oberderdingen.

La en la jaro 1606 avancita al regna barono kaj en 1784 al regna grafo estas la sola linio de la domo Sickingen zu Hohenburg kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. La linio Sickingen-Schallodenbach estingiĝis en 1668, Sickingen-Ebernburg 1768, Sickingen-Sickingen 1834.

Monumento redakti

Referencoj redakti