Frata lingvo (FraterLingua Sistemfrater) estas internacia planlingvo publikigita de Pham Xuan Thai (Vjetnamio) en 1957.

Alfabeto redakti

Frater enhavas 18 literojn:

Lingua Sistemfrater signaro
a b d e f g i j k l m n o p r s t u

Gramatiko redakti

Frater ne havas artikolojn, fleksion, afiksojn, neniun akordon de tempo, genro, aŭ nombro. La nomvortoj, verboj, adjektivoj, kaj adverboj uzas la samajn radikojn[1].

Morfologio redakti

Ĉiuj vortoj estas lastsilabe akcentitaj.

Nomoj redakti

  • Antonimoj estas formata per -ne: aktofiloaktofilone (amo, malamo).
  • Pluralo povas esti formata per -multi:[klarigu] fraterfratermulti (frato, fratoj)
  • Seksaj formoj povas esti formataj per -gine kaj -andro: infaninfanandroinfangine (infano, vira infano, infanino)[2]

La pronomoj estas:

persono singularo pluralo
1 mi mis
2 ni nis
3 ili ilis

La pronomo oni estas antrop en frater. Genitivo estas farita kun ot (de): ide ot mi – ideo de mi; ide ot mater.

Verboj redakti

  • Oni faras la imperativon per antaŭvorteto obliga: filo – obliga filo (ami, amu)
  • Oni faras la pasintecon per postvorto pas: filo – filo pas (ami, amis)
  • Oni faras la estontecon per postvorto futur: filo – filo futur (ami, amos)

Nombroj redakti

Nombroj de unu al dek: uni, bi, tri, kuadri, kuinti, ses, sep, okta, nona, deka.

Sintakso redakti

La vortordo estas nesanĝebla: subjekto–verbo–objekto; substantivo–adjektivo; verbo–adverbo.

Ekzempletoj redakti

  • Frater frater frater frater
”La frata frato interfratiĝas frate”
  • Mi habe fratermulti
”mi havas fratojn”
  • Onor fater e mater ni, e ni obliga filo androbisini omo ni
”Honoru vian patron kaj vian patrinon, kaj amu vian najbaron kiel vin mem”
  • Androfaktopasi es beni akaus ilis es futur nam infan ot Dio
”Feliĉaj la pacemaj homoj, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio”

Vortareto redakti

  • akaus – ankaŭ
  • aktofilo – amo
  • andro – viro
  • androbisini – najbaro
  • amdrofaktopasi – pacemulo
  • ben – bono
  • benne – malbono
  • bi – du
  • deka – dek
  • dio – dio
  • dola – mono
  • dolaeks – inflacio
  • dolapan – buĝeto
  • dom – domo
  • domfag – manĝejo.
  • domne – dezerto
  • domstudileban – universitato
  • e – kaj
  • eksdefen – nerezistebla
  • es – esti
  • fag – manĝi
  • fater – patro
  • filo – amo
  • frater – frato
  • ide – ideo
  • ili – ŝi, li, ĝi
  • infan – infano
  • jur – tago
  • jurbi – lundo
  • jursep – sabato
  • kia – kiu
  • leban – alta
  • logo – vorto
  • logodio – profetaĵo
  • logoleban – krio
  • logoseudo – mensogo
  • luna – monato
  • lunadekauni – novembro
  • lunasep – julio
  • mater – patrino
  • mi – mi
  • morta – morta
  • nam – nomigi
  • ni – vi
  • obliga – imperativa vorteto
  • omo – mem
  • onor – honoro
  • ot – de
  • pan – plano
  • pas – pasinta vorteto
  • pasi – paco
  • problable – eble
  • pur – pura
  • purne – malpura
  • seudo – malvera
  • stofgrafauto – plumingo
  • studi – studi
  • tem – tempo
  • temkia – kiam
  • uni – unu

Patro nia redakti

Frater

Pater mis in sel,
nam ni es santa,
nasionroi ni aribe,
desir ni es fakto,
sur geo omo in sel.
Don mis jurdis pani jur mis.
Perdon erormulti mis,
omo mis perdon filone mis.
Ne direk mis a proba,
e libere mis ot benne.

Esperante

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.



Bibliografio redakti

  • Phạm Xuân Thái. (1957) Frater (Lingua sistemfrater). The simplest International Language Ever Constructed. Ho‑Ĉi‑Min‑urbo: Tu‑Hai Publishing House.

Fontoj redakti

  1. Lingua Sistemfrater: 12 rules of Frater (angle). Arkivita el la originalo je 2016-02-28.
  2. Lingua Sistemfrater: Biblologo basi Eng – Fra. Arkivita el la originalo je 2016-02-28. “[frato:] frater... [fratino:] fratergine”.

Vidu ankaŭ redakti

  • Frater2, evoluado/ellaboro de lingua sistemfrater de 1997
  • Interglossa, simila proponita internacia planglingvo
  • Glosa, evoluado de Interglossa

Eksteraj ligiloj redakti