Fraubrunnen (distrikto)


La distrikto Fraubrunnen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 39569 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la samnoma komunumo Fraubrunnen.

Distrikto Fraubrunnen
Blazono de la distrikto Fraubrunnen
Monaĥejo Fraubrunnen
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Fraubrunnen
Kantono Berno
Ĉefloko Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 5′ N 7° 31′ O / 47.083 °N, 7.517 °O / 47.083; 7.517 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ N 7° 31′ O / 47.083 °N, 7.517 °O / 47.083; 7.517 (mapo)
Nombro de loĝantoj 39569(2008-12-31)
Areo 123,5 km²
Loĝantardenseco 319 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0209
vdr

Geografio redakti

La distrikto Fraubrunnen situas norde de la federacia urbo Berno kaj etendiĝas sura areo de 123,5 km² ĝis la meza valo de la rivero Emme en nordo. La suda parto de la distrikto kun la komunumoj Münchenbuchsee kaj Moosseedorf havas pli urbecan karakteron kaj apartenas al la aglomeraĵo de Berno, dum la norda parto en la Emme-Valo estas pli kampareca.

Najbaraj distriktoj redakti

La distrikto Fraubrunnen limas en nordo al la distrikto Wasseramt (Kantono Soloturno), en oriento al la distrikto Burgdorf, en sudo al la distrikto Berno, kaj en okcidento al la distrikto Aarberg, distrikto Büren kaj la distrikto Bucheggberg (Kantono Soloturno).

Trafiko redakti

En sudo tra la distrikto pasas la svisa aŭtovojo A6 kaj la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Bielo. En nordoriento tra la distrikto pasas la etŝpura tramfa fervojo de Soloturno al Berno, kaj tute en oriento de la distrikto ĝin tuŝas la svisa aŭtovojo A1 kaj la fervolinio de Soloturno al Burgdorf.

Historio redakti

La historio de la distrikto estas forte konektita kun la historio de la cistercia Monaĥejo Fraubrunnen, kies posedaĵoj post la reformacio estis kunigitaj en la jaro 1528 al la voktejo Fraubrunnen. La monaĥejo estis mondigita kaj transformita al kastelo kaj ek de tiam nomiĝis Kastelo Fraubrunnen. Dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la kastelo estis rabita de francaj trupoj kaj la malnova voktejo malfondita. En 1803 okaze de la restaŭracio el la antaŭa voktejo fariĝis la ĉefdistrikto kaj en la jaro 1831 la distrikto Fraubrunnen. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la distrikto Fraubrunnen estis dissolvita kaj ĝiaj komunumoj atribuitaj parte la la nova administra distrikto Emme-Valo kaj parte la la nova administra distrikto Berno-Mezlando.

Komunumoj de la distrikto Fraubrunnen redakti

La distrikto Fraubrunnen konsistis en la jaro de ĝia malfondiĝo en 2009 el 27 komunumoj, el kiuj la komunumo Münchenbuchsee estis la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Ballmoos 54 1,5 0531
  Bangerten 161 2,2 0532
  Bätterkinden 2996 10,1 0533
  Büren zum Hof 478 2,5 0534
  Deisswil ĉe Münchenbuchsee 95 2,1 0535
  Diemerswil 203 2,8 0536
  Etzelkofen 315 2,8 0537
  Fraubrunnen 1777 7,7 0538
  Grafenried 945 4,7 0539
  Iffwil 409 5,0 0541
  Jegenstorf 4630 7,4 0540
  Limpach 338 4,4 0542
  Mattstetten 590 3,8 0543
  Moosseedorf 3555 6,3 0544
  Mülchi 241 3,8 0545
  Münchenbuchsee 9750 8,9 0546
  Münchringen 562 2,4 0547
  Ruppoldsried 264 2,2 0548
  Schalunen 387 1,4 0549
  Scheunen 77 2,0 0550
  Urtenen-Schönbühl 5580 7,2 0551
  Utzenstorf 4080 17,0 0552
  Wiggiswil 106 1,4 0553
  Wiler ĉe Utzenstorf 804 3,8 0554
  Zauggenried 318 3,7 0555
  Zielebach 330 1,9 0556
  Zuzwil 524 3,5 0557
Totale 27 39569 124 0209

Eksteraj ligiloj redakti