Frauenfeld (distrikto)

Distrikto Frauenfeld estas administra unuo de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝia ĉefloko estas la urbo Frauenfeld.

Distrikto Frauenfeld
Blazono de Frauenfeld
Vorderhallingen en la komunumo Matzingen
Mapo de la distrikto Frauenfeld
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Turgovio
Kantono Turgovio
Ĉefloko Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 708747 / 267587 (mapo)47.558.8833333333333Koordinatoj: 47° 33′ N, 8° 53′ O; CH1903: 708747 / 267587 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 69936  (2009-12-31)
Areo 279,6 km²
Loĝantardenseco 218 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2012
vdr

Geografio redakti

La distrikto havas areon de 279,6 km² kaj nombris post la ekefiko de la komunuma reformo la 1-an de januaro 2011 60936 loĝantojn laŭ la statistiko de la 31-a de decembro 2009. Tra la distrikto fluas de oriento al okcidento la rivero Turo, kaj de nordo al sudo la rivero Murgo, kiu alfluas Turon en Frauenfeld. La du riveroj regule kaŭzis gravajn inundojn en la regiono. Dum oni en la 19-a kaj ĝis la 1980-aj jaroj provis venki la forton de la naturo per digoj kaj rektigante la riverojn oni nun lastatempe praktikas alian politikon donante al la rivero denove spacon por inundi. Tio donis la eblecon ĉe Turo sukcese resovaĝigi iam malaperintajn bestojn kiel kastoroj. Ek la 1-a de januaro de 2011 al la distikto ankaŭ apartenas la komunumoj de la iama distikto Diessenhofen kaj granda parto de la iama distrikto Steckborn. Tial nun la norda limo de la distrikto estas la Rejno respektive la Malsupra Bodenlago, je kies alia flanko troviĝas Germanio.

Trafiko redakti

Tra la distrikto pasas la fervojlinio de Vinterturo al Weinfelden kaj Romanshorn kaj la Frauenfeld-Wil-Fervojo.

Oriente de Frauenfeld estas la aŭtoŝosetriangulo, kie devojiĝas la nacia aŭtoŝoseo A7 de la aŭstoŝoseo A1.

Ekonomio redakti

Dum la urbo Frauenfeld kaj ĝia antaŭurbo Matzingen estas ĉefe industriaj, Frauenfeld estas la sidejo de diversaj internaciaj entreprenoj, la ĉirkaŭaj komunumoj konservis sian kamparan karakteron kaj la agrikulturo restis grava enspezofonto.

Komunumoj de la distrikto Frauenfeld redakti

Stato de la komunumoj ek de januaro 2011 redakti

Fine de 2010 la distriktoj Diessenhofen, Steckborn kaj Bischofszell estis dissolvitaj surbaze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio. Ties komunumoj estis atribuitaj al la restantaj 5 distriktoj, granda parto el ili al la distrikto Frauenfeld. La komunumo Aadorf samtempe estis disigita de la distrikto Frauenfeld kaj atribuita al la distrikto Münchwilen. Jen la nova komunuma listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2009)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
  Basadingen-Schlattingen 1685 15.7 4536
  Berlingen 839 4.0 4801
  Diessenhofen 3350 10.0 4545
  Eschenz 1647 12.0 4806
  Felben-Wellhausen 2394 7.3 4561
  Frauenfeld 22931 27.4 4566
  Gachnang 3425 9.7 4571
  Herdern 960 13.7 4811
  Homburg 1458 24.1 4816
  Hüttlingen 828 11.6 4590
  Hüttwilen 1452 17.6 4821
  Mammern 590 5.5 4826
  Matzingen 2538 7.7 4591
  Müllheim 2645 8.7 4831
  Neunforn 977 11.4 4601
  Pfyn 1936 13.0 4841
  Schlatt TG 1586 15.5 4546
  Steckborn 3436 8.8 4864
  Stettfurt 1106 6.4 4606
  Thundorf 1297 15.6 4611
  Uesslingen-Buch 1055 14.0 4616
  Wagenhausen 1601 11.2 4871
  Warth-Weiningen 1200 8.3 4621
Totale (23) 69936 279,6 2012

Stato de la komunumoj antaŭ la reformo de 2010 redakti

Ĝis la 31-a de decembro 2010 la distrikto Frauenfeld konsistis el la sekvantaj komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2007)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
  Aadorf 7591 20.0 4551
  Felben-Wellhausen 2286 7.3 4561
  Frauenfeld 22'313 27.4 4566
  Gachnang 3298 9.7 4571
  Hüttlingen 837 11.6 4590
  Matzingen 2433 7.7 4591
  Neunforn 933 11.4 4601
  Stettfurt 1098 6.4 4606
  Thundorf 1273 15.6 4611
  Uesslingen-Buch 1046 14.0 4616
  Warth-Weiningen 1174 8.3 4621
Totale (11) 44'282 139.4 2004

Eksteraj ligiloj redakti