Konsiderante la vortojn laŭ ilia funkcio en frazo, oni nomas ilin frazmembroj[1][2]frazelementoj. Oni distingas la sekvantajn frazelementojn:

Subjekto redakti

Subjekto estas tio, pri kio oni asertas plenumon de ago aŭ havon de stato:

  • Voli estas preskaŭ povi.
  • La hundo bojas.
  • Sia estas pli kara ol najbara.
  • Du estas duono de kvar.
  • Kiu venis?

Predikato redakti

Predikato estas vorto esprimanta agon aŭ staton asertatan pri la subjekto. Ĝi povas esti

  1. predikato memstara: La arboj floras.
  2. kopulo, kiu bezonas kompletigon: La kampo estas verda; li iĝis soldato.

Objekto redakti

Objekto estas vorto esprimanta ion, al kio la ago rekte direktiĝas:

  • Mi vidis homon.

Adjekto redakti

Adjekto estas vorto esprimanta la cirkonstancojn, inter kiuj okazas la ago. Ĝi povas esti

  1. adverba: Ŝi bone fartas.
  2. akuzativa: iri Parizon.
  3. prepozicia, t. e. enkondukita de prepozicio: Li batas per martelo.

Epiteto redakti

Epiteto estas adjektivo, pronomonumeralo karakterizanta substantivon:

  • bela vetero;
  • du homojn;
  • nenia sciigo.

Apozicio redakti

Apozicio estas substantivo karakterizanta substantivon:

  • reĝo Henriko;
  • Napoleono, franca imperiestro.

Suplemento redakti

Suplemento estas ĉia alia karakterizilo rilatanta al ia frazelemento escepte de la predikato. Suplementojn povas havi

  1. substantivo: la domo de la patro,
  2. adjektivo: plena de homoj,
  3. adverbo: malproksime de la domo,
  4. nepredikata verbo: morti por la patrujo.

Laŭ la formo ili povas esti:

  1. akuzativaj: longa tri metrojn,
  2. prepozitivaj: amo al la patrino,
  3. adverbaj: eksterordinare bela,
  4. infinitivaj: kutimo fumi.

Predikativoj redakti

Predikativoj estas vortoj karakterizantaj frazelementon helpe de predikato (aŭ kopulo). Ili povas karakterizi la subjekton (ŝi estas bela); tio estas la subjekta predikativo. Krome ekzistas adjekta predikativo, kiu karakterizas samtempe la subjekton kaj la agon (ŝi dancas nuda). Predikativo estas komuna nomo de vortoj predikataj, kiuj povas esti:

  1. predikata substantivo: Li iĝis prezidanto.
  2. predikata adjektivo: La kampo estas verda.
    La predikata adjektivo alprenas formon adverban, se la frazo estas sensubjekta: Estas varme.
  3. predikata infinitivo: Voli estas povi.
  4. predikata prepozitivo: Li estas de meza kresko.

Rimarkoj redakti

Konsiderante la vortojn laŭ ilia speco, oni nomas ilin parolelementoj (substantivo, pronomo, adjektivo, verbo, adverbo, numeralo, artikolo, prepozicio, konjunkcio, subjunkcio, interjekcio).

Ekzistas funkcio, kiu povas esti esprimita jen en formo de objekto, jen en formo de prepozitiva adjekto (oni sciigis tion al li; oni sciigis lin pri tio). Tian adjekton, kiu estas transformebla en objekton rektan, oni povas nomi nerekta objekto.

Subjekto, objekto kaj adjektivo rilatas al la predikato. Al ĉiu el ili povas rilati frazelementoj, kiujn oni povas nomi karakteriziloj. Tiaj karakteriziloj estas epitetoj, apozicioj, suplementoj kaj predikativoj.

Atributo ŝajnas termino evitinda, ĉar en diversaj lingvoj oni ĝin komprenas jen epiteto, jen predikativo.

Komplemento estas ĉia funkcio, escepte de la subjekto kaj predikato. La objekton oni povas nomi ankaŭ komplemento rekta, la adjektojn komplementoj cirkonstancaj. La ceteraj (epiteto, apozicio, suplemento, predikativo) estas komplementoj akcesoraj.

Referencoj redakti

  1. PV, membro (de frazo)
  2. ReVo, frazmembro.