Freatomagma eksplodo

vulkana erupcio de ambaŭe vaporo kaj magmo

Freatomagma eksplodo (antikve-greke φρέαρ phréar ‚puto‘, genitivo φρέατος phréatos) estas vulkana eksplodo, kiu rezultas el la rekta kontakto de varmegaj rokfandaĵo (magmolafo) aŭ varmegaj piroklastaj densecfluoj kun terakvo, surfaca akvo, marakvo aŭ hidroterma akvo. La akvo ankaŭ povas veni el lago aŭ de glaĉero. Antaŭ la freatomagma eksplodo okazas ofte freata eksplodo. Tial tiu eksplodtipo (kaj aliaj fenomenoj) kuniĝas sub la esprimo hidrovulkanismohidromagmatismo.

freatomagma eksplodo sur la pinto de la monto Saint Helens en la usona ŝtato Vaŝingtono.
skemo de freatomagma erupcio
freatomagma eksplodo de la maaro Ukinrek, Alasko
freatomagma erupcio ĉe Krakatoa
la vulkano Eyjafjallajökull je la 17a aprilo 2010

Defino redakti

Ekzistas diversaj difinoj en la literaturo. Origine la esprimo freatomagma eksplodo estas vulkana eksplodo, kiam magmo ricevas kontakton kun terakvo (= freata akvo), do kun nesala akvo. Kontakto kun marakvo aŭ surfaca akvo en tiu difino estas ekskludita. Tiu mallarĝa difino montiĝas tro limigita. Hodiaŭ oni parolas pri „eksterna“ akvo, kiu havas rektan kontakton kun magmo kaj inicialis akvovaporan eksplodon.

En la maljuna literaturo freatomagma eksplodo estas sinsekvo de freata eksplodo al freatomagma kaj poste al magma eksplodo. Aliaj esploristoj nomas tiun tipon de vulkana eksplodo hidromagma eksplodo[1] aŭ uzas la esprimon hidrovulkana eksplodo [2], kiu enkludas freataj kaj freatomagmaj eksplodoj.

Estiĝo redakti

Freatomagma eksplodo povas okazi, kiam eksterna akvo, do, akvo ne kune kun magmo aŭ lafo, supreniĝas kune kun magmo aŭ lafo, t.n. „juvenila akvo“, havas kontakton kun magmo aŭ lafo aŭ varmegaj piroplastaj densecfluoj. Tio okazas, se:

  • terakvo (poroakvo) iĝas en rekta kontakto kun leviĝanta magmo
  • leviĝanta magmo enpenetris en akvoplenaj kavoj
  • akvo de (krater-)lagoj ricevas rektan kontakton kun la magmo
  • piroklastaj dencecfluoj fluas en riverojn, lagojn aŭ en la maron
  • lafo en marprofundoj super 200 m elfluas
  • marakvo venis en kontakto kun magmo
  • surfaca akvo post forta pluvo enfluas en krateron kaj ensorbiĝas en la rokaĵo.

Fulmrapide estiĝanta akvovaporo havas ĉ. 1000-oblan volumon kiel likva akvo [3] Tiu dilato detruas la ĉirkaŭantan rokaĵon kaj krevigas krateron en la subgrundo de la rokaĵo. La elĵetita rokaĵo sedimentiĝas kiel remparo ringforme ĉirkaŭ la kratero. Per la rekta kontakto de magmo al la eksterna akvo la piroklastoj tre densiĝas. La piroklastoj estas nur malofte vezikhavaj. Freatomagma eksplodo povas sekvi magmajn eksplodojn. Relative malofte leviĝas ankaŭ lafon. Ordinare la freatomagmaj eksplodoj ĉesas, kiam la alfluo de ekstera akvo haltis.

Ekesto de ondoj redakti

Freatomagmaj erupcio povas kaŭzi energiriĉaj piroklastoj premondoj kiuj konsistas el mikso de gasoj, akvovaporo, ŝtonaĵpartikoloj kaj vulkana cindro. Premondoj povas disvastiĝi simile ol piroklastaj fluoj per alta rapideco kaj detrupotenco super la tersurfaco. Ili havas, kompare kun piroklastaj torentoj, malaltan partikulan densecon inter > 0,1 ĝis ĉ. 1 %. Kontraste al la varmegaj kaj sekaj „magmaj nuboj“ la piroklastaj premondoj estas „malsekaj“ pro la alta procentaĵo de akvovaporo kaj relative „malvarmetaj“ (ĉ. 100 °C).

Maaroj kaj ties ekesto redakti

Freatomagmaj eksplodoj reespondecas por la ekesto de la maaroj. Tiu erupcia tipo estas la tipa formiĝmekanismo de maaro. Nur malofte sekvas magma erupcio. Lavelfluoj ekzistas relative malofte. Sed la freatomagmaj erupcioj ofte sekvas freataj erupcio. Kelkaj aŭtoroj ne distingas inter ambaŭ eksplodtipoj

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ekzemple PARFITT kaj WILSON (2007)
  2. Schmincke (2004)
  3. En la literaturo troviĝas diversaj valoroj por la dilato de akvo al akvovaporo; ĝis 1000-oble ĉe SIMPER, sed 3000-oble ĉe PARFITT kaj WILSON

Literaturo redakti

  • Meghan Morrissey k.a.: Phreatomagmatic Fragmentation. In: Haraldur Sigurdsson (Hrsg.): Encyclopedia of Volcanoes. S.431-445, Academic Press, San Diego k.a., 2000 ISBN 0-12-643140-X
  • Elisabeth A. Parfitt und Lionel Wilson: Fundamentals of Physical Volcanology. 230 S., Malden, MA, Oxford & Carlton, Victoria, Australien, Blackwell Publishing, 2008. ISBN 978-0-63205443-5
  • Hans Pichler und Thomas Pichler: Vulkangebiete der Erde. 261 S., Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2007 ISBN 978-3-8274-1475-5
  • Hans-Ulrich Schmincke: Volcanism. 324 S., Springer Verlag 2004 ISBN 3-540-43650-2
  • Gerd Simper: Vulkanismus verstehen und erleben. 452 S., Feuerland Verlag, Stuttgart 2005 ISBN 3-00-015117-6.

Eksteraj ligiloj redakti