Frederick Muhlenberg

Frederick Augustus Conrad MUHLENBERG, naskita la 1-an de januaro 1750 en Trappe (Pensilvanio, Usono), mortinta la 4-an de junio 1801 en Lancaster (Pensilvanio), estis usona politikisto kaj pastro german-etna. En 1789 li estis la unua estro de la usona deputitaro.

Frederick Muhlenberg
Persona informo
Frederick Muhlenberg
Naskiĝo 1-an de januaro 1750 (1750-01-01)
en Trappe
Morto 4-an de junio 1801 (1801-06-04) (51-jaraĝa)
en Lankastro
Tombo Pensilvanio vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Partio Pro-Administration Party vd
Subskribo Frederick Muhlenberg
Familio
Patro Henry Muhlenberg vd
Patrino Anna Maria Muhlenberg vd
Gefratoj Peter Muhlenberg • Gotthilf Heinrich Ernst Muhlenberg vd
Infanoj William Henry Muhlenberg vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Halle (Saale)Harrisburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muhlenberg estis filo de Henry Melchior Mühlenberg, germana enmigrinto, konsiderata fondinto de la luteranaj eklezioj en Usono.

Kiel junulo Muhlenberg iris al Halle (Germanio) por studi teologion. Fininte siajn studojn li revenis al Usono; la 25-an de oktobro 1770 la pensilvania luterana eklezio ordinis lin pastro. Li estis elektita al la Kontinenta Kongreso kaj poste al la deputitaro, kies membro li estis dum kvar periodoj (17891797). La deputitaro elektis lin kiel sian unuan parol-portanton (prezidanton). Ankaŭ en la tria periodo de la deputitaro li estis elektita al tiu ofico.

En 1789 li estis la unua subskribanto de la Ĉarto de Rajtoj.

Kuriozaĵoj redakti

Pri li ekestis la legendo pri Muhlenberg.