Frederiko Villareal

Frederico VILLAREAL (esperantigita Frederiko, nask. en Túcume, Provinco Lambajeko, la 31an de Aŭgusto 1850, mortis en Lima la 3an de Julio 1923) estis perua, d-ro, prof. de astronomio ĉe la Universidad Nacional Mayor de San Marcos en Limo kaj Esperanto-pioniro.

Frederiko Villareal
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1850 (1850-08-30)
en Provinco Lambajeko
Morto 3-an de julio 1923 (1923-07-03) (72-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Peruo
Alma mater Universitato Nacia de Inĝenierio
Okupo
Okupo esperantisto • matematikisto • politikistofizikisto
Esperanto
Esperantisto numero 6564
vdr

Villareal estis pioniro de Esperanto en Peruo kaj en Sudameriko ĝenerale. Altirita al Esperanto per artikoloj de Charles Méray (Francio) li tuj en 1901 fariĝis adepto de Esperanto. Li verkis du lernolibrojn por hispanoj (1901, 1902) kaj eldonis hispanlingvan tradukon de la „Ekzercaro“ de Zamenhof. En la 16-a de junio 1903 Villareal fondis Esperanto-Societon en Peruo kaj komencis eldonadi Esperanta-Hispana-lingvan gazeton „Antaŭen Esperantistoj“. Multaj artikoloj. Ŝ.

Verkoj redakti

  • 1901: Manual para aprender la lengua internacional Esperanto inventada por el médico ruso Dr. L. Zamenhof, contiene la pronunciación, gramática y doble vocabulario para el uso de los españoles. Lima, J. Mesinas, 1901. 142 p.

Eksteraj ligiloj redakti