Frederiko la 2-a de Walchen

Friedrich von Walchen (mortinta la 7-an de aprilo 1284 en Friesach) estis kiel Frederiko la 2-a arkiepiskopo salcburga inter 1270 kaj 1284.

Frederiko la 2-a de Walchen
Persona informo
Naskiĝo nekonata dato
Morto 7-an de aprilo 1284 (1284-04-07)
en Friesach (Karintio)
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ĉefepiskopo vd
ĉefepiskopo de Salcburgo
Frederiko la 2-a
Dum 12701284
Antaŭulo Vladislao de Silezio
Sekvanto Rudolf von Hoheneck
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Origintanta el nobela dinastio el Pinzgau (sidejo ĉe Burgo Walchen apud Piesendorf) li estis jam ĉ. 1244 katedrala kapitulano kaj urba paroĥestro en Salcburgo. En 1265 li estis nomumita katedrala preposto. Li sukcese ordigis la malfeliĉan staton de la episkopujo en kiu lia antaŭulo postlasis la teritorion. Li partoprenis en 1274 la Duan Lionan koncilion. En Salcburgo li okazigis en 1274 kaj la solenan konsekron de la katedralo kaj sinodon. La infanojn de reĝo Rudolfo la 2-a li enfeŭdigis en 1277 per posedaĵoj en Stirio kaj Aŭstrio, kio iĝis fundamento por la posta suvereneco de la Habsburgoj. Dum la koncilio en Salcburgo en 1281 li okupiĝis pri internaj problemoj de la salcburgia eklezio kaj necesaj reformoj.

Frederiko estis entombigita antaŭ la altaro de Sankta Virgilio.

Literaturo redakti