Frederiko la 3-a de Saarwerden

Frederiko de Saarwerden (naskiĝinta proksimume 1348 en Saarwerden; mortinta la 9-an de aprilo 1414 en Bonn) estis kiel Frederiko la 3-a de 1370 ĝis 1414 ĉefepiskopo de Kolonjo. Per protekto de sia praonklo, la ĉefepiskopo de Treviro Kuno la 2-a de Falkenstein, Frederiko de Saarwerden estis elektata en la aĝo de 20 jaroj al ĉefepiskopo de Kolonjo, kion la papo en Avinjono post kelkaj skrupuloj ankaŭ konfirmis du jarojn poste. Frederiko trovis la ĉefepiskopujon plene disrabita de siaj du markaj antaŭuloj Adolfo kaj Engelberto kaj estis mem promesinta okaze de sia elektiĝo altajn pagojn al la kurio. Tamen li sukcesis per helpo de sia riĉega praonklo Kuno, senŝuldigi la ĉefepiskopujon ene de malmultaj jaroj.

Frederiko de Saarwerden
Frederiko la 3-a de Kolonjo
Ĉefepiskopo kaj elektoprinco de Kolonjo
Skulptaĵo sur la altotombo de Frederiko la 3-a de Saarwerden en la katedralo de Kolonjo
Skulptaĵo sur la altotombo de Frederiko la 3-a de Saarwerden en la katedralo de Kolonjo
Regado 1370–1414
Antaŭulo Engelberto la 3-a de Mark
Kuno la 2-a de Falkenstein (administranto)
Sekvanto Ditriĥo la 2-a de Moers
Blazono de la grafoj de Saarwerden
Blazono de la grafoj de Saarwerden
Persona informo
Naskonomo Friedrich von Saarwerden
Naskiĝo proksimume 1348
en Saarwerden
Morto 9-an de aprilo 1414 (1414-04-09)
en Bonno
Religio Romkatolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Familio
Familio Grafoj de Saarwerden
Profesio
Okupo ĉefepiskopo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Duko de Vestfalio
Dum 1372–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko de Saarwerden subtenis Imperiestron Karolo la 4-a kaj estis rekompencata de li pro tio per privilegioj, kiuj subtenis la regopolitikon de Frederiko. Heredokonfliktojn en la kampara nobelaro kiel ankaŭ streboj al aŭtonomeco en la urboj de la ĉefepiskopujo li sukcese subpremis tuj komence de sia regotempo kaj firmigis tiel sian landestran hegemonion, kiu ĝis la fino de lia regotempo ne plu estis kontestata. Unu konflikton ene de la urbo Kolonjo inter la urba regantaro kaj la skabenoj pri la alta juĝopovo li tamen ne povis eluzi por reakiri la potencon en la urbo, perditan de siaj antaŭuloj; la fine ankaŭ milita konflikto kun partopreno de najbaraj princoj finiĝis en 1377 per kompromiso.

La posedaĵon de la ĉefepiskopujo Frederiko povis pligrandigi. Jam antaŭ la enoficiĝo de Frederiko Kuno de Falkenstein kiel administranto de la ĉefepiskopo estis akirinta en 1368 Graflandon Arnsberg. Frederiko povis defendi ĉi tiun akiraĵon same kiel ankaŭ la akiron de la lando Linn ĉe la malsupra Rejno en tri konfliktoj kontraŭ la du grafaj fratoj Adolfo und Engelberto de Mark. Lia agado kiel teritoriestro estas preskaŭ ne troe estimebla, aliflanke iniciatoj pri imperia aŭ eklezia politiko ricevis malpli da atento.

Kiam Frederiko la 3-a de Saarwerden mortis en 1414, li postlasis al sia nevo kaj posteulo Ditriĥo la 2-a de Moers riĉan kaj bonordigitan ĉefepiskopujon kaj teritorion.[1]

Literaturo redakti

  • Sabine Picot: Kurkölnische Territorialpolitik am Rhein unter Erzbischof Friedrich von Saarwerden 1370–1414. Bonn 1977(= Rheinisches Archiv Bd. 99) (samtempe doktortezo ĉe Univo Bonn 1975).

Referencoj redakti

  1. La artikolo orientiĝas preskaŭ ekskluzive je la ĝis nun valida normverko pri Frederiko la 3-a de Saarwerden, nome la doktora disertaĵo de Sabine Picot el la jaro 1974/75. La esplormerito de Picot konsistas en tio, ke ŝi kompilis ĉiujn disponeblajn informojn pri Frederiko, publikante ilin koncentrite en sia disertaĵo. Kie estis deflankata de tio aŭ entreprenataj kompletigoj, tio estas notita per indiko sur duagrada literaturo. La fontoj, kiujn ŝi estis uzinta, kelkajn jarojn pli malfrue publikigis Norbert Andernach, pro kio en la piednotoj ne estas montrita sur la paĝojn el la Pikota verko, sed rekte sur la fontojn.