Freienbach

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Freienbach SBB (stacidomo).

Freienbach estas komunumo en la distrikto Höfe en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 15 457 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. Ĝia administra centro estas Pfäffikon SZ, kiu ankaŭ alterne kun Wollerau ĉiam por po du jaroj estas ĉefloko de la distrikto.

Freienbach
Blazono de Freienbach
Freienbach kaj monto Etzel
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Höfe
Geografia situo CH1903: 699942 / 229068 (mapo)47.2058.7577777777778Koordinatoj: 47° 12′ N, 8° 45′ O; CH1903: 699942 / 229068 (mapo)
Nombro de loĝantoj 15457
Areo 20,30 km²
Alteco 418 m super marnivelo
Poŝtkodo 8806 Bäch
8640 Hurden
8807 Freienbach
8808 Pfäffikon
8832 Wilen ĉe Wollerau
Komunumkodo 1322
Mapo de Freienbach
vdr

Geografio redakti

Freienbach situas ĉe la norda deklivo de la monto Etzel ĉe la suda bordo de la Lago de Zuriko. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Freienbach, kiu donis la nomon al la komunumo, la ĉefvilaĝo Pfäffikon, Bäch SZ, Wilen ĉe Wollerau, Hurden kaj la du insuloj Ufenau kaj Lützelau. De la komunuma teritorio 20,30 km² al Pfäffikon apartenas 11,5 km², al Freienbach 3,0 km², al Wilen ĉe Wollerau 2,5 km², al Bäch 2,0 km², al Hurden 1,31 km², al Ufenau 0,11 km² kaj Lützelau 0,04 km². La plej alta punkto de la komunumo estas Schönenboden sur la monto Etzel sur alteco de 1022 m s.m., la plej malalta punkto la surfaco de la Lago de Zuriko sur 406 m s.m.

La komunumo havas kun pli ol 15000 loĝantoj laŭ la difino de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko klare la grandecon de urbo, kaj Pfäffikon estas urbeca setlejo, kiu estas la ekonomia centro de la ekstera kantono Ŝvico, tamen la komunumo sin ne konsideras kaj difinas kiel urbo. La komunumo formas parton de la aglomeraĵo de Zuriko.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Freienbach limas en nordo aliflanke de la Lago de Zuriko al Stäfa (ZH), en nordnordoriento ankaŭ aliflanke de la lago al Hombrechtikon (ZH), en nordoriento al Rapperswil-Jona (SG), kun kiu ĝi estas konektita per la lagodigo, en oriento al Altendorf, en sudo al Einsiedeln, en sudokcidento al Feusisberg, en okcidento al Wollerau, kaj en la lago en nordokcidento al Richterswil.

Trafiko redakti

La stacidomo de Pfäffikon SZ estas fervojnodo, kie kruciĝas la trajlinio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo al Lucerno kaj la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro respektive al Buchs kaj Aŭstrio, sur kiuj cirkulas rapidtrajnoj, kiuj haltas en Pfäffikon. Krome tra Pfäffikon pasas lokaj trajnlinioj de la Zurika Trafik-Unio de Zuriko al Glaruso kaj de Pfäffikon tra Rapperswil, kaj Uster al Zuriko kaj Bülach. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A3 de Bazelo tra Zuriko al Koiro kaj la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Rapperswil trans la lagodigo kaj Pfäffikon al Ŝvico.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Freienbach datiĝas el la jaro 972 kiel Friginbach. [1] Jam en la jaro 741 menciiĝis la insuloj Ufenau kaj Lützelau en dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo.

En la jaro 1443 dum la Malnova Zurika Milito la vilaĝo Freienbach forbruliĝis post batalo, kiam la ŝvicanoj forigis la zurikanojn. La Ekstera Bieno tiam fariĝis parto de Ŝvico. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la Ekstera Bieno apartenis de 1798 dum kvin jaroj al la distrikto Rapperswil de la helveta Kantono Linth. En la jaro 1803 Freienbach, Wollerau kaj Feusisberg estis kunigitaj al la distrikto Höfe kaj reatribuitaj Kantono Ŝvico. Dum la ŝvica kantonskismo inter 1831 kaj 1832 Pfäffikon aliĝis al la duonkantono Ekstera Ŝvico. 1848 per la nova konstitucio la distrikto Höfe estis reunuigita kaj la administra centro de la komunumo Freienbach, Pfäffikon, fariĝis alterne kun Wollerau endujara ritmo ĉefloko de la distrikto.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti