Fremdvorto

esprimo, kiun unu lingvo senŝanĝe prenas de alia

Fremdvorto (france xénisme, portugale estrangeirismo) laŭ esperantaj vortaroj kiaj Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)[1] estas "vorto, ne apartenanta al la koncerna lingvo kaj ordinare signita per citiloj, kursivoj aŭ alia rimedo (ekzemploj: la skribaĵo «Byron» anst. BajronZ; ilia tuta raison d’êtreZ). La koncepto tre parencas al la termino pruntvorto, kiu laŭ la sama vortaro estas "vorto, kiu ne apartenas al la bazo de la koncerna lingvo, sed kiu, pruntite el alia lingvo, estis pli-malpli komplete asimilita (ekz. «reglamento» apud «regularo»)".

Laŭ pli ĝenerala difino temu pri vorto prenita el aliaj lingvoj kaj kies elementoj ne estas parto de la Esperanta vortprovizo, do de la vortprovizo de la Fundamento de Esperanto aŭ de ties oficialaj aldonoj. Ekzemple la vorto helianto, konsistanta el la greka 'heli-' (suno) kaj 'ant-' (floro), de multaj anoj de lingva purismo konsideratus fremdvorto (la difino de PIV nomas ĝin pruntvorto), kvankam agnoskata kiel scienca botanika fakvorto, dum ĝia komuna nomo, konsistanta el pure Esperantaj radikoj kaj de la Esperantistoj larĝe uzata, estas sunfloro.

Simila sistemo ekzistas en ĉiu ajn lingvo de la mondo. Ju pli potenca estas lingvo en difinita epoko ĉu pro sia politika, milita, ekonomia hegemonioj, des pli oftaj estas la fremdaj vortoj derivitaj el tiu lingvo kiuj venas ĉu al najbaraj lingvoj ĉu al kontaktitaj lingvoj. Tio okazis laŭlonge de la historio tra la tuta mondo pri vortoj devenaj el la greka, el la latina, el la araba, el la hispana, franca, angla, japana ktp. Plej verŝajne nuntempe estas la angla kiu "sendas" pli da vortoj al aliaj lingvoj tra la mondo.

Atentindas ke almenaŭ en la internacia vikipedio ne ĉiuj lingvoj faras klaran distingon inter la konceptoj de fremdvorto kaj pruntvorto, sed uzas unu terminon por ambaŭ. Tial nespertuloj pri tia nuanca distingo, kiuj referencas al alilingvaj klarigoj, povas facile konfuzi ambaŭ konceptojn.

La scienco kiu studas la devenon de vortoj estas etimologio.

En multaj lingvoj, inklude Esperanton, kaj depende de la lingvotavolo, oni konsideras evitinda la uzadon de fremdaj vortoj, konsiderinte ties neceson, utilecon, rivalecon kun propra vorto ktp. La lavango de fremdaj vortoj - ĉu fremdvortoj ĉu pruntvortoj - estas konsiderata ofte kiel atako al la pureco de la lingvo.

Laŭ la ekzemploj donitaj de PIV eblas diferencigi, ke pruntvorto estas vorto skribita laŭ nur esperantlingvaj literoj kaj laŭ la esperantlingcaj gramatikaj reguloj, dum fremdvorto skribiĝas laŭ la ortografio kaj gramatiko de la origina lingvo. Tamen povas esti pli malfacile vidi la diferencon se fremdlingva substantivo hazarde finiĝas per -o kaj ne havas literon fremdan al Esperanto en si. Tio povas facile okazi ĉe iuj vortoj el fontoj itala, hispana, portugala aŭ de alia romanida lingvo.

Ekzemplo de tia "bone kaŝita" fremdvorto estas la fremda gastvorto “ghetto”. Ĝin Zamenhofo uzis nur unu fojon kaj mem neniam ĝin metis en vortaron: probable “ghetto” neniam de li estis intencita kiel efektiva Esperanta vorto kun vera O-finaĵo, sed kiel momente gastanta fremda vorto, kiu hazarde finiĝas per “o”. Tamen en la unua eldono de PIV el 1970 la vorto aperis sen citiloj, kaj en la formo ghett/o, kvazaŭ ghett' estus normala esperanta vortradiko.[2] La vorto “ghetto” senŝanĝe aperis ankaŭ en la eldonoj de PIV en 2002 kaj 2005, kaj nur en la kvara eldono de 2020 anstataŭiĝis fare de la pruntvorto geto. Oni povas kompari kun tio la vorton “sennora” (por sinjorino), arkaika skribo de hispana vorto, kiu aperis en la PIV de 1970, sed kiu malaperis kiel kapvorto el PIV 2005 (ĝi tamen aperas en ekzemplo sub “kavalir/o”). Ankaŭ “sennora” estis tia gasta fremdvorto, kiam ĝi aperis unu solan fojon en la libro “La Rabeno de Baĥaraĥ[2] de {{Heinrich Heine]], tradukita al Esperanto per Zamenhofo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Yves Laroche-Claire: Évitez le franglais, parlez français! (france: "Evitu francecan anglan, parolu la francan!"), éditions Albin Michel, kolekto «Les dicos d'or de Bernard Pivot», 2004 (ISBN 2-226-14382-3).
  • FARACO, Carlos Alberto. Estrangeirismos: guerras em torno da língua (portugale: "Fremdvortoj: militoj pro lingvo"). San-Paŭlo: Editora Parábola, 2001. ISBN 8588456028.
  • DUBOIS, Jean kaj aliaj. Dicionário de linguística (portugale: "lingvistika vortaro"), artikolo "idiotismo". eldonejo Editora Cultrix
  • Rebekka Bratschi: Xenismen in der Werbung: die Instrumentalisierung des Fremden (germane: "Fremdvortoj en reklamado: la instrumentigo de la fremda"), eldonejo Lang, Frankfurto ĉe Majno / Berlino / Berno / Bruxselo / Novjorko / Oksfordo / Vieno 2005, ISBN 978-3-631-53711-4 (Zugleich Dissertation an der Universität Mainz 2004).
  • Konrad Ehlich: Xenismen und die bleibende Fremdheit des Fremdsprachenlernens (germane: "Fremdvortoj kaj la konstanta strangeco de fremdlingva lernado"). En: Ernest W. B. Hess-Lüttich (eld.): Integration und Identität, soziokulturelle und psychopädagogische Probleme im Sprachunterricht mit Ausländern (germane: "Integriĝo kaj identeco, socikulturaj kaj psikopedagogiaj problemoj en lingvoinstruado kun eksterlandanoj"). eldonejo Narr, Tubingeno 1986, paĝoj 43-54, ISBN 3-87808-758-6.
  • Helmut Glück (eld.) kun Friederike Schmöe: Metzler-Lexikon Sprache (germane: "Metzler-leksikono pri Lingvo"). Tria, prilaborita eldono, eldonejo Metzler, Stutgarto kaj aliaj urboj 2005, ISBN 3-476-02056-8.
  • Carl Theodor Gossen: Tendenzen der Wortschöpfung im heutigen Französisch (germane: "Vortkreaj tendencoj en la nuntempa franca"). En: Ernst Pulgram (eld.): Studies presented to Joshua Whatmough on his sixtieth birthday (angle: "Studoj prezentitaj al Joshua Whatmough okaze de lia sesdeka naskiĝtago"), eldonejo Mouton, s'-Gravenhage 1957, 1965, 1979, 1981, S. 29-41.
  • Matthias Jung: Sprachgrenzen und die Umrisse einer xenologischen Linguistik (germane: "Lingvaj limoj kaj la konturoj de ksenologia lingvistiko"). En: Jahrbuch Deutsch als Fremdsprache. Eldonejo Iudicium, Munkeno 19/1993, paĝoj 203–230, ISSN 0342-6300.
  • Wolfgang Moser: Xenismen - die Nachahmung fremder Sprachen (germane: "Fremdvortoj - la imitado de fremdaj lingvoj"), eldonejo Lang, Frankfurto ĉe Majno kaj aliaj urboj 1996, ISBN 3-631-48883-1 (samtempe disertacio ĉe la universitato Graco 1994).

Referencoj redakti