Fresnel-lenso

Fresnel-lenso [fʀɛˈnɛl] aŭ pli precize Fresnela ŝtupa lenso estas optika lenso, kiun malkovris en ĉ. 1822 Augustin Jean Fresnel kaj originale estis uzata en lumturoj. Pro la uzita konstrua principo, oni ŝparis mason kaj volumenon, ĉar la ĉefa fokusa distanco estas pli mallonga ol ĉe la normala lenso.

(1) Kversekco de Fresnel-lenso
(2) Kversekco de normala lenso kun sama diametro kaj sama ĉefa fokusa distanco

La Fresnel-lenso estas dividata en ringformaj strioj kaj en ĉiu strio la diko estas malpliigita, tiel la lenso entenas serion de ringformaj ŝtupoj.

Oni dividas du konstruformon de la Fresnel-lensoj:

  • Lumĵeta lenso estas rotacie simetria al la optika akso. Ĝi ĵetas la lumon en unu direkton. Oni uzas ĝin plej ofte ĉe lumturoj.
  • Zona lenso estas kava cilindro, en kies centra punkto troviĝas la lumfonto, kies lumo vertikale estas kondukita al la cilindra akso. Oni uzas ĝin en ŝipaj lanternoj kaj lumturoj.

Oni esploras uzon de la Fresnel-lensoj ĉe sunenergicentraloj.