Tiu ĉi artikolo temas pri la listelforma, ronda aŭ plata ornamo freto. Aparte de tio, ekzistas samnoma konstruero de multaj kordinstrumentoj.

Freto en arkitekturo kaj tekniko estas listelforma, ronda aŭ plata ornamo, konsistanta en kontinuaj kombinoj de rektaj linioj ortangule aŭ zigzage kunigitaj[1]. Oni uzas ilin por ornami multajn objektojn kiel ekzemple la aer-ellasan truon de enmura ventolilo.

Freto dekora sur ŝtona muro

Laŭ Francisko Azorín freto estas Listelforma, ronda aŭ plata ornamaĵo ortangule kurbigita.[2] Kaj li indikas etimologion el latina ferrata el ferrum (fero).[3]

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  1. PIV 2002.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 78.
  3. Azorín, samloke.