Frida Gombaszögi [gombasogi], hungare Gombaszögi Frida estis hungara aktoro. Ŝiaj fratinoj estis Ella Gombaszögi, Irén Gombaszögi kaj Margit Gombaszögi (ĉiuj aktoroj).

Frida Gombaszögi
Persona informo
Naskonomo Grün Friderika Vilma
Naskiĝo 9-an de decembro 1890 (1890-12-09)
en Budapeŝto
Morto 6-an de septembro 1961 (1961-09-06) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)oj Ella GombaszögiMargit GombaszögiIrén Gombaszögi
Edz(in)o Gábor Rajnai • Andor Miklós • Jenő Heltai
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Frida Gombaszögi

Frida Gombaszögi naskiĝis, kiel Grün Frida la 9-an de decembro 1890 en Budapeŝto - mortis la 6-an de septembro 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Frida Gombaszögi devenis el juda familio. Ŝi frekventis aktoran lernejon en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en 1909 samloke, sed ankaŭ en Vieno. Baldaŭe ŝi edziniĝis dufoje. En 1919 iu vundis ŝian vizaĝon, sed ŝi resaniĝis helpe de Ernő László kaj ŝi daŭris la aktoradon. En 1933 ŝia dua edzo mortis kaj la vidvino forlasis la teatron kaj okupiĝis pri eldonejo, kiu estis ŝia heredaĵo. En 1939 ĝi estis forprenita kaj baldaŭe ŝi kaŝiĝis pro la kontraŭjuda teroro. Post la mondomilito ŝi havis rolojn en diversaj teatroj, ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto), sed la forprenitajn havaĵojn ŝi neniam rericevis. Inter 1953-1956 ŝi instruis en la aktora altlernejo.

Ŝiaj roloj (elekto) redakti

Fontoj redakti