Friedrich Achleitner

Friedrich ACHLEITNER (naskiĝinta en la 23-a de majo 1930 en Schalchen, mortina la 27-an de marto 2019 en Vieno][1]) estas aŭstra verkisto kaj arkitekturteoriisto. Kiel membro de la Viena Grupo li aŭtoris eksperimente, poste li okupiĝis kiel docento kaj verkisto pli pri arkitekturo.

Friedrich Achleitner
Persona informo
Friedrich Achleitner
Naskiĝo 23-an de majo 1930 (1930-05-23)
en Schalchen
Morto 27-an de marto 2019 (2019-03-27) (88-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Feuerhalle Simmering vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno vd
Profesio
Okupo arkitekto • poeto • arthistoriisto • verkisto • arkitekturhistoriisto • artokritikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo arkitekturoliteraturo vd
Aktiva en Vieno vd
Aktiva dum 1965–1990 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo verkista redakti

Post la abiturienta ekzameno en Salcburgo li studis en Vieno de 1950-55 ĉe Clemens Holzmeister kaj Emil Pirchan ĉe la Akademio pri vidigaj artoj arkitekturon kaj enscenejigajn dekoraciojn. En 1955 li aniĝis al la Viena Grupo kaj kunlaboris ĉe ties eksperimentaj literaturproduktoj (hosn rosn baa, 1959; kinderoper, 1964). Krome li partoprenis la literaturajn kabaredojn ("literarische cabarets").

Liaj teksturoj konstruktivismaj rilate al lingva materialo aperis en 1970 en la volumo prosa, konstellationen, montagen, dialektgedichte, studien; krome li konstribuis al la serio konkrete poesie de Eugen Gomringer. Lia plej ampleksa libro, quadratroman (1973) resumas memkritike-ironie la lingvoeksperimentaĵojn. Sub la titolo kaaas (1991) kaŝiĝis volumo kun dialektpoemoj. Einschlafgeschichten (2003) kaj wiener linien (2004) estas kolektoj de akurate komponitaj etprozaĵoj, en kiuj la terminoj nuliĝis per turnigo de metaforoj kaj abstraktaĵoj. Fariĝas kvazaŭ ŝveba stato de lingvo.

Vivo arkitekta redakti

En 1961 li komencas deĵoradon kiel arkitekto kaj arkitekturkritikisto; i.a. li publikigis: Österreichische Architektur im 20. Jahrhundert (1980-95, en 4 volumoj), Nieder mit Fischer von Erlach (1986), Aufforderung zum Vertrauen. Aufsätze zur Architektur (1987). Ekde 1963 li estis docento ĉe la Akademio pri vidigaj artoj en Vieno, ekde 1983 profesoro pri historio kaj teorio de arkitekturo ĉe la Altlernejo pri dekoraj artoj.

Premioj kaj honoroj redakti

  • 1957: Theodor-Körner-Preis
  • 1983: Camillo-Sitte-Preis
  • 1984: Österreichischer Staatspreis für Kulturpublizistik
  • 1990: Preis der Stadt Wien für Publizistik
  • 1995: Kulturpreis des Landes Oberösterreich für Architektur
  • 1995: Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien in Gold
  • 1999: Preis des Architekturmuseum Basel
  • 2002: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien
  • 2004: Mauriz-Balzarek-Preis
  • 2006: Montfortorden in Gold
  • 2007: Literaturpreis der Stadt Wien
  • 2008: Schelling-Preis für Architekturtheorie
  • 2008: Heinrich-Gleißner-Preis
  • 2011: Paul-Watzlawick-Ehrenring

Literaturo redakti

  • Martin A. Hainz: »do schraib i fai nix nai«. Architektur, Sprache und Möglichkeit bei Friedrich Achleitner. En: Roman Kopriva / Jaroslav Kovác (eld.): Kunst und Musik in der Literatur. Ästhetische Wechselbeziehungen in der österreichischen Literatur der Gegenwart. Praesens, Wien, 2005, p. 73-99.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti