Friedrich August Ukert

germana historiisto

Friedrich August UKERT (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1780 en Eutin, mortinta en la 18-an de majo 1851 en Gotha) estis germana geografo.

Litografio de Wolf

Vivo redakti

La filo de la kortega predikisto de Eutin unue ricevis profundan klerigon en la patra urbo fare de Heinrich Voß und Gabriel Gottfried Bredow. En la 1800-a jaro li ekstudentis en Halle (Saale) kaj dediĉis sin al teologiaj kaj ankoraŭ pli al filologiaj studoj. Tiun spronis tre Friedrich August Wolf. En Jena kien li transloĝiĝis li ĝojis ege pri la denova ĉeesto de Voß kiel ankaŭ de la teologoj Griesbch kaj la filologoj Chr. G. Schütz kaj H. K. A. Eichstädt. Post la finstudo Ukert komence deĵoris kiel privata instruisto (1803), unue en Dancigo, poste en Vajmaro. Tie li responsis pri la lernigado de ambaŭ filoj de Friedrich Schiller. Schiller mem estis jam forpasinta. Jam la sekvintan jaron Ukert vokitis al la duka biblioteko kaj la gimnazio de Gotha: la tieaj devoj restos ĉefaj por la resto de la vivo. Sendube li meritis tiun antaŭan konfidon en sin fare de la dungantoj ĉar li mem ekverkis nur post la alveno en Gotha.

La laborado instruista en Gotha estis ĝenerale ege ŝatata kaj subtenata. Plej fruktodona estis lia instruado de geografiaĵoj: tiujn temojn li ankaŭ faris centro de la verkista kariero. Lia verko Geographie der Griechen und Römer von den frühesten Zeiten bis auf Ptolomäus (4 volumoj, Weimar 1816–1846) restis bedaŭrinde ne finita elstarante per akra esploremo kaj memstareco en konkludado. Etaj verkoj kun geografiaj temoj i.a. kaj pluraj tradukaĵoj troviĝas surlistigitaj en la eseo de H. Doering en la 29-a jarkolekto (1851) de la gazeto Neuer Nekrolog der Deutschen (p. 392–394). Nepre menciindas ke Ukert serĉis fakulan akompanon en Göttingen por eldoni la verkon Geschichte der europäischen Staaten. Dum la laboro kiel ĉefbibliotekisto li prizorgis la faradon de diligente ellaboritaj katalogoj kaj la kronikon de la deĵorloko. Li plue verkis pri demonologio.

Verkoj (elekto) redakti

kiel aŭtoro

  • Ueber die Art der Griechen und Römer die Entfernungen zu bestimmen und über das Stadium. Ein Versuch. Verlag des Landes-Industrie-Comptoirs, Weimar 1813.
  • Untersuchungen über die Geographie des Hekatäus und Damastes. Verlag des Landes-Industrie-Comptoirs, Weimar 1814.
  • Bemerkungen über Homer's Geographie. Verlag des Geographischen Instituts, Weimar 1814.
  • Geographie der Griechen und Römer von den frühesten Zeiten bis auf Ptolemäus. Verlag des Geographischen Instituts, Weimar 1816-46 (3 Bde.).
  • Beiträge zur ältern Litteratur oder Merkwürdigkeiten der herzöglichen Bibliothek zu Gotha. Verlag Dyk, Leipzig 1835-38 (3 Bde., zusammen mit Friedrich Jacobs.
  • Die Amazonen. Neuaufl. Weiß Verlag, München 1849.
  • Über Dämonen, Heroen und Genien. Verlag Weidmann, Leipzig 1850.

kiel eldonisto

  • Geschichte der europäischen Staaten (Allgemeine Staatengeschichte). Verlag Perthes, Gotha 1828 ff. (zusammen mit Arnold Hermann Ludwig Heeren).

kiel tradukinto

  • Anne Louis François Delorme Billet: Denkwürdigkeiten der Stéphanie Louise von Bourbon-Conti. Niemann, Lübeck 1809.
  • Francis Beaufort: Karamanien oder Beschreibung der Südküste von Klein-Asien. Verlag des Großhzgl. Sächsischen privaten Landes-Industrie-Comptoirs, Weimar 1821.
  • John Macdonald Kinneir: Reise durch Klein-Asien, Armenien und Kurdistan, in den Jahren 1813 und 1814. Verlag des Großhzgl. Sächsischen privaten Landes-Industrie-Comptoirs, Weimar 1821.

Eksteraj ligiloj redakti