Friedrich Johann von Seebach

Grafo Friedrich Johann Christian Heinrich von SEEBACH (naskiĝinta la 17-an de novembro 1767 en Eisleben[1], naskiĝinta la 22-an de majo 1847 en Vajmaro ĉe Altenburg[2] estis supera ĉevalaĵestro kaj prusia generalmajoro. Lia edzino estis Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach.

Friedrich Johann von Seebach
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1767 (1767-01-01)
Morto 1-an de januaro 1847 (1847-01-01) (80-jaraĝa)
Familio
Edz(in)o Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach
Infano Amalie Winter
Okupo
Okupo militisto
vdr
Tomboŝtono de Seebach sur la Historia tombejo vajmara

Vivo kaj agado redakti

Vajmare estis Seebach en 1790 ĉefleŭtenanto, ĉambra junkro kaj ĉevalaĵestro. Li krome karieris en 1802 (ĉambelano kaj majoro), 1808 (kolonelo), 1814 (supera ĉevalaĵestro) kaj en 1815 generalmajoro.[3]

Seebach estis amiko de grandduko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kiun li akompanis vojaĝe. En 1813, post kiam la grandduko eniris la kontraŭnapoleonan aliancon, Seebach komisiitis pri kreo de batalono de volontuloj. En 1811 Seebach starigis Altenburg-domegon en Vajmaro kiu iĝis, ankaŭ danke al Franz Liszt, kulturcentro. Lia tomo troviĝas sur la Historia tombejo vajmara.[4] La tomboŝtonenskribaĵo nomumis lin savinto de Vajmaro kontraŭ la francoj en 1813.

Seebach savitis en la 22.10.1813 dumbatale fare de sia hundino Belotte. En somero 1822 oni starigis por ĝi en la Altenburg-ĝardeno memorigŝtonon.[5]

Bagatelaĵoj redakti

Ekzistas interesa bildo pri ĉasadeliro de grandduko Karlo Aŭgusto el la jaro 1825 (Jagdgesellschaft mit Großherzog Carl August von Sachsen-Weimar-Eisenach) kiun pentris en 1831 Carl August Schwerdgeburth. Bedaŭrinde ne klaras kiu estas Seebach kaj kiu la ĉefforstisto Friedrich August von Fritsch.[6] Ŝia filino Amalie (1802-1879) iĝis konata verkistino. Ŝiaj gefratoj estis Helene (* 1807) kaj Gustav Wilhelm Adolf (1813-1862).

Referencoj redakti

  1. https://www.einegrossefamilie.de/egf/abfrage.pl?aktion=person_zeigen&person_id=82291&sprache=de
  2. Jutta Hecker: Die Altenburg. Geschichte eines Hauses, Gustav Kiepenheuer, Weimar 1958, p. 73.
  3. Goethes Gespräche Biedermannsche Ausgabe, Bd. V: Nachklang/Nachträge/Register, eldonis Wolfgang Herwig, München 1998, p. 508.
  4. "Seebach 1. Friedrich Johann von", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (Hrsg.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 397-398
  5. Tie tekstas: Hier ruht Belotte. Sie war ihrem ersten und letzten Herrn treu; poste Sie rettete ein Menschenleben; flanke 1808-1822 - laŭ la artikolo "Gedenkstein Hund Belotte", ĉe Günther 1998, p. 137 kaj laŭ Jutta Hecker: Die Altenburg – Geschichte eines Hauses. Kiepenheuer Verlag, Weimar 1958, p. 57
  6. Gedenkblatt mit Friedrich von Seebach und Friedrich August Freiherr von Fritsch

Eksteraj ligiloj redakti