Friedrich Joseph Haass

Friedrich Joseph Laurentius HAASSruse Фёдор Петрович Гааз Fjodor Petroviĉ Gaaz (naskiĝis la 4-an de septembro 1780[1], Bad Münstereifel, Duklando Jülich, mortis la 28-an de aŭgusto 1853 en Moskvo, Rusia Imperio), estas rusia kuracisto de germana deveno, filantropo, ankaŭ konata kiel “doktoro Gaaz” kaj la “sankta doktoro el Moskvo”. (Laŭ aliaj fontoj[2] li naskiĝis la  10-an de septembro 1780(nun 1780-09-10)). Ano de la Moskva prizona komitato kaj ĉefa kuracisto de moskvaj prizonoj.

Friedrich Joseph Haass
Фёдор Петрович Гааз
Persona informo
Friedrich-Joseph Haass
Naskiĝo 4-a de septembro 1780
en Bad Münstereifel, Duklando Jülich,  Sankta Romia Imperio
Morto 16-a de aŭgusto[jul.]/ 28-a de aŭgusto 1853[greg.]
en Moskvo,  Rusia Imperio
Tombo Vvedenskoje-tombejo vd
Lingvoj rusagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Göttingen vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
Laborkampo medicino vd
Servisto de Dio
Beatigo la proceso de beatigo iras nun (2019)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

31-an de marto 1998 Kongregacio por enkanonigo de sanktuloj permesis komenci la proceson de beatigo de Friedrich Joseph Haass.

Biografio redakti

Junaj jaroj redakti

 
La memortabulo sur la gepatra domo de F.J.Haass. en Bad Münstereifel

Friedrich Joseph Haass naskiĝis en Bad Münstereifel en granda katolika familio. Li estis filo de apotekisto Peter Haass kaj nepo de kuracisto Wilhelm Anton Haass. Friedrich Joseph, la kvara infano, havis kvar fratojn kaj tri fratinojn. Du fratoj iĝis pastroj, du aliaj — juristoj. Du fratinoj edziniĝis kaj unu, Wilhelmine, loĝis en Moskvo dum dek jaroj (1822 – 1832) kun la frato, kaj poste revenis en Kolonjon por helpi alian sian fraton pri infanoj, kies patrino mortis.[2][3]

Fininte lokan katolikan lernejon, Friedrich Joseph Haass lernis en Kolonjo kaj Jena, poste studis medicinon en Universitato de Göttingen kaj tie li iĝis Medicina Doktoro. Poste li specialiĝis pri okulkuracado en Vieno.[4]

 
La memortabulo sur “La gimnazio de la tri reĝoj” (germane Dreikönigsgymnasium) en Kolonjo.

Kuracisto[1][2][3][4][5] redakti

En 1802 doktoro Haass venis en Moskvon kiel persona kuracisto de dukino V.A.Repina-Volkonskaja.[1][2][3] (Laŭ aliaj fontoj en Moskvon li venis pli malfrue, en [1806].[4][6]) Baldaŭ li fariĝis unu el plej famaj kuracistoj en Moskvo kaj, sekve, sufiĉe riĉa. Malriĉulojn li kuracis senpage. Ankoraŭ li ne posedis la rusan lingvon, sed kleraj homoj en Rusio bone parolis france (ofte pli bone ol ruse) kaj sufiĉe ofte germane. Do la doktoro ĉiam povis facile trovi tradukiston en maloftaj okazoj kiam tiu necesas. Sed poste doktoro Haass lernis paroli ruse bone kaj rapide. Li eĉ komencis nomiĝi rusece, kun patronomo, Fjodor Petroviĉ.

Dum 18071811 li estis la ĉefa kuracisto de la malsanulejo Pavlovskaja (nomata honore de Paŭlo la 1-a). Dufoje, en 1809 kaj 1810 li vojaĝis en Kaŭkazo kaj esploris tieajn fontojn de mineralaj akvoj. Li vizitis Kislovodskon, Ĵeleznovodskon kaj Jessentuki-on. En 1811 li eldonis la 365-paĝan libron “Mia vizito al akvoj de Aleksandro en 1809 kaj 1810” (france “Ма visite aux eaux d'Alexandre en 1809 et 1810”). En la libro doktoro Haass ne nur rakontis pri historio de la trovo kaj esploro de la mineralaj akvoj, priskribis lokan klimaton kaj naturon, proponis aranĝi banlokojn, sed ankaŭ esprimis sian opinion pri ĉefaj principaj de la profesia kuracado, ties rolo en socio, la devo de la kuracisto kaj graveco de konscienco en agado de tiu lasta.

En 1812, dum Napoleona invado al Rusio kaj posta Milito de la Sesa Koalicio Haass laboris en rusia armeo kiel kirurgo. Por mallonga tempo li venis al gepatra hejmo kaj ĉeestis ĉe la morto de sia patro. Post la entombigo li revenis Moskven kaj ĝis la fino de 1820-aj estis tie tre fama kaj sukcesa kuracisto. Dum tiu jaroj li publikigis du sciencajn monografiojn (Découverte sur la croup seu l'astma synanchicum acutum, 1817 kaj Beiträge zu den Zeichen des Croups, 1818), dediĉitaj al la krupo.

En 1825, laŭ propono de la moskva ĝenerala guberniestro Golicin D.V., Haass iĝis estro de la moskva medicina departemento. Li penis ordigi apudmedicinajn aferojn en la urbo, sed renkontis reziston de koruptita burokrata sistemo. Liaj proponoj ricevadis nur formalajn respondojn kaj rifuzojn. Malamikoj de Haass penadis trovi okazon por akuzi lin pri io ajn, tiuj akuzoj povas esti evidente stultaj. Ekzemple, iu Dobronravov oficiale skribis, ke “ne estas konate, kiamaniere doktoro Gaaz, estante fremdulo, atingis postenojn”.[3] Finfine li por riparo de apoteka tenejo li elspezis pli ol estis planita. Farinte tion, li skribis ateston, ke li pagos propran monon, se pli alta estraro ne aprobis la plian elspezon. Oni akuzis lin pri malleĝa elspezo, kaj nur post 19-jara esploro li estis plene kaj sendube senkulpigita. Meze de 1826 li eksiĝis el sia posteno.

Ĝis certa momento la biografio de Friedrich Joseph Haass estis ordinara biografio de bona kaj sukcesa germana kuracisto, laboranta en Rusia Imperio. Li estis sufiĉe riĉa, havis domon en Moskvo, bienon apud la urbo kaj fabrikon de drapo. Vestiĝis la doktoro laŭ germana modo de sia juneco. Veturis li per luksa kaleŝo kun kvaropo de blankaj ĉevaloj. La civila guberniestro Lanskij honoris la doktoron per la ordeno de Sankta Vladimiro de 4-a nivelo.

“Sankta doktoro”[1][2][3][4][5] redakti

En 1829 la ĝenerala guberniestro Golicin invitis Haass-on aniĝi al la nova Zorganta pri prizonoj komitato. Tio estis filantropa organizaĵo, helpanta al malliberuloj. Doktoro Haass ekde 1830 ĝis 1835 estis sekretario de tiu organizaĵo. Li tre serioze prenis tion. Post tio li iom post iom lasis bone pagatan kuracadon de riĉuloj kaj dediĉis sin al zorgoj pri kompatindaj kaj malestimitaj anoj de socio. Por tio li elspezis tutan sian propraĵon kaj eĉ lian entombigon pagis polico.

La stato de malliberuloj estis terura. Komenco de iliaj suferoj estis la vojo al malliberejoj aŭ punlaborejoj. Tiuj ordinare troviĝis malproksime, ofte en Siberio, kaj malliberuloj devis trairi piede grandan distancon. Por ke ili ne eskapu dum vojo, oni unu manon de ĉiu el ili alkatenis al fera stango, kies longo estis nur unu arŝino (ĉ. 0,7 m). Al tiu stango oni alkatenis ĝis 12 homojn, apartigante ilin nek laŭ aĝo, nek laŭ sano, nek laŭ sekso, nek laŭ pezo de krimo, do malliberuloj dum kelkaj tagoj devis iri en malvasta tumulto, portante sur si malfortajn, malsanajn kaj eĉ mortintajn dum vojo homojn. Somere katenoj pro suno ardiĝis, vintre — frostiĝis, kaj pli suferigis malliberulojn. Nur la plej gravaj krimuloj iris aparte, kun la piedoj kaj la manoj en katenoj; malgraŭ tiuj estis tro pezaj gravaj krimuloj ja havis pli bonajn kondiĉojn. La doktoro postulis ne plu uzi tiun stangon, kaj anstataŭigi ĝin per novaj, malpezaj katenoj. Lin subtenis la ĝenerala guberniestro. Novajn katenojn la doktoro provadis por si mem — enkatenita, li trairadis distancon, egalan al ordinara taga vojo de malliberuloj. Sed la ministro pri internaj aferoj grafo Zakrevskij kontraŭis tion. Lin incitis tio, ke la moskva ĝenerala guberniestro miksis sin en nemoskvaj aferoj. Krom tio, Zakrevsij estis tre kontenta pri stangoj, ĉar ili faciligis laboron de gardistoj. Golicin kaj Haass plu postulis malpermesi stangojn, skribis al multaj gravuloj. La doktoro eĉ skribis en sian naskiĝlandon, al la prusia reĝo kaj petis, ke tiu petu sian fratinon, la edzinon de rusia imperiestro, ke ŝi petu sian edzon, ke tiu malpermesu stangojn. Dume, ne atendante oficialan decidon, en la decembro 1831 Golicin kaj Haass komencis liberigi irantan trans Moskvo malliberulojn de stangoj kaj uzi novajn katenojn. Produktadon de tiuj lastaj ili pagis per propra mono kaj mono de aliaj bonfarantoj.

En 1844 Golicin mortis. La nova ĝenerala guberniestro duko Ŝĉerbakov subtenis Haass-on, kvankam ne tiom arde, kie Golicin. Sed en 1848 Zakrevskij, malamiko de Golicin, iĝis moskva ĝenerala guberniestro. Li ne tute malpermesis novajn katenojn: estro de gardistoj de ĉiu grupo malliberuloj rajtas, sed ne devas, konsenti ŝanĝi stangojn per novaj katenoj. Sed Haass, jam maljunulo, renkontadis ĉiun grupon kaj petegis, eble eĉ surgenue, ĉiun estron de gardistoj, kaj multajn konsentadis. Krom tio, en 1848 komenciĝis la epidemio de ĥolero, kaj Zakrevskij ne povis tute forpeli la doktoron, ĉar tiu estis bezonata por kuracado kaj precipe por ne okazu malordon inter la loĝantaro, ĉar malriĉuloj obeis nur “sian doktoron”.

Doktoro Haass ofte petegis por faciligi vivon de malliberuloj aŭ nuligi ies punon. Oni demandis lin, ĉu ne estas hontinde por nobla homo surgenue pripeti estrojn ĝis la plej malgrandajn? Li respondis: “Hontinde estas peti surgenue favoron por si, sian utilon, sian profiton, hontinde estas peti malbonajn homojn por savo de sia korpo, eĉ de sia vivo. Tio povus esti hontinde eĉ se petanto sidus aŭ starus rekte. Sed peti por aliaj, por kompatindaj, suferintaj, por tiuj, kiujn minacas morto, povas esti hontinde neniam kaj neniel”.[5]

Ankaŭ li iĝis ĉefa kuracisto de moskvaj prizonoj. En 1832 per mono, kiu li kolektis, li fondis la prizonan malsanulejon ĉe la moskva transitprizono. Li renkontis ĉiun grupon de irantaj trans Moskvo malliberuloj. Malsanajn el ili la doktoro kuracis en malsanulejo, kaj al ĉiuj provis iel helpi. Li parolis kun ĉiu, konsolante kaj neniam speciale pridemandante pri la krimo. Li donacis manĝaĵojn, necesajn aĵojn kaj monon, kaj provis solvi iliajn problemojn. Tre malfortajn la doktoro petis tute liberigi de katenoj, eĉ de novaj malpezaj. Li klopodis pro tiuj, kiujn pensis kondamnitaj maljuste, petis nuligi aŭ malgrandigi iliajn punojn. Li trovadis monon por parencoj de deportitoj, se ili volis iri kun ili, povu tion fari. Li detenis en Moskvo tiujn, kies parencoj aŭ amikoj ankaŭ estis kondamnitaj, por ke ili iru kune. Tre terurigis la doktoron, ke infanoj de kondamnita patrino, kiuj restis kun ŝi, post ŝia morto fariĝis senhejmaj, fore de siaj parencoj kaj eĉ en prizono ne plu rajtis loĝi. Li pagis ilian revenon al la parencoj aŭ serĉis por ili novan hejmon. Por malliberuloj la doktoro ĉiam iujn petis, postulis, al iuj skribis leterojn, serĉis por iu monon ktp. Sian propran monon li preferis oferi ne de sia nomo, sed de “nekonata bonfaranta persono”.

Iuj estis malliberigitaj pro ŝuldo. Ofte tion la doktoro trovis tute maljusta. Ekzemple: en sia malsanulejo li kuracis malliberulojn senpage, sed ne ĉie kaj ne ĉiam estis tiel. Kuracito fariĝis ŝuldanto, en prizono perlabori ne povis kaj post la liberigo tuj denove trafis en prizonon. Alia afero: kuracadon de servutuloj devis pagi ilia mastro, se tiu ne volis, li oficiale liberigis sian servutulon, kaj ĵus liberigita eksservutulo tuj trafis en prizono. Por ŝuldantoj la doktoro en 1830 lanĉis specialan fonduson ĉe prizona komitato.

Kiel la ĉefa kuracisto de moskvaj prizonoj kaj ano de la prizona komitato Haass inspektis aliajn prizonojn. Li postulis malpermesi kruele trakti malliberulojn, iniciatis riparojn kaj aliaj plibonigojn de kondiĉoj de vivo de kondamnitoj. En 1836 li fondis lernejon por infanoj de malliberuloj kaj infanoj-malliberuloj.

La “stranga germano” incitis multajn, li maltrankviligis iujn, al aliaj ne plaĉis, ke germano instruas rusojn kiel konduti, aliaj rigardis lin frenezulo. Multaj skribis denuncon pri li, inspektis por trovi iun lian eraron, oficiale reduktis lian agadon. Sed eĉ kiam la moskva ĝenerala guberniestro estis Zakrevskij, tiu ne povis, kvankam provis, ĉesigi agadon de la “troiga filantropo”. Eble li pli malmulte povis fari oficiale, do li pli multe petis. Iujn ĉarmis la personeco de la “maljuna anĝelo”. Oni rakontas, ke eĉ rabistoj, kiuj atakis lin, ne rekonante pro nebulo kaj mallumo, aŭdante lian voĉon rekonis lin, tuj lasis kaj petis pardonon: “Pardonu, ni ne rekonis vin. Kia aĉulo ja povus ofendi vin?” Al iuj la doktoro memorigis pri la Lasta juĝo, kiam “ni ambaŭ ne eskapos stari kune kun ĉi tiuj homoj, kiuj el mildaj subuloj fariĝos teruraj akuzantoj”. Kaj homoj, kiu devis malhelpi lin, faris ĉion laŭ lia peto kaj fariĝis liajn subtenantojn. Iujn ŝokis la aspekto de genuiĝinta ploranta maljunulo, kaj ili nur pro tio aprobis liajn proponojn.

En 1845 doktoro Haass fondis la Polican malsanulejon por mizeruloj kaj senhejmuloj, kaj iĝis ĝia ĉefa kuracisto. En alkonstruaĵo ĉe tiu ĉi malsanulejo li loĝis ĝis la morto.

 
La tombo de Friedrich Joseph Laurentius Haass en Moskvo

Doktoro Haass opiniis, ke multaj iĝis krimuloj pro manko de religia eduko. Por ripari tion li multe parolis kun malliberuloj, edifis ilin, disdonis presitajn ekzemplerojn de Biblio kaj alian eklezian literaturon, inkluzive broŝuron “ABC de kristana moralo”, kiun li verkis kaj pripagis ĝian presadon. La doktoro estis katoliko, sed plejmulto de iliaj helpatoj estis ortodoksuloj. Por ili li elpetis de moskva guberniestro permeson kaj de komercistoj monon por konstrui preĝejon ĉe la moskva transitprizono.[5]. Bonan rilaton la doktoro havis ankaŭ kun malnovritanoj, kiel kun malnovritanoj-malliberuloj, tiel ankaŭ malnovritanoj-komercistoj, kiuj oferis monon por liaj proponoj.

Por malliberuloj-katolikoj, siaj samkredantoj, plej ofte poloj, li postulis, ke ili restu en Moskvo dum pli longa tempo, por ĉiu sukcesu konfesi siajn pekojn, ĉar katolikaj pastroj dumvoje forestas kaj en Siberio ne multas. Li estis paroĥano de la moskva katolika preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, estis ano de la paroĥa konsilo. Ĉe la paroĥo li iniciatis fondon de kadukulejo por maljunulinoj.[4]

28-an de aŭgusto 1853 doktoro Haass mortis. Moskva ortodoksa metropolito Filareto permesis servi funebrajn diservojn por la doktoro, malgraŭ ke tiu lasta estis katoliko.[7] Por entombigo de li kolektiĝis ĉirkaŭ 20000 homoj. Lia tombo situas en Moskvo, sur la tombejo Vvedenskoe (ĝia malnova nomo estas NemeckojeGermana). Sur la tombo troviĝas negranda monumento kun la nomo, la datoj de la naskiĝo kaj la morto kaj la moto: “Rapidu fari bonon”. Sur la barilo oni elfandis disŝiritajn katenojn.

 
La moskva monumento de Friedrich Joseph Haass sur malnova bildkarto

Honorigo redakti

  • En 1909 ĉe la Polica malsanulejo oni konstruis monumenton honore de doktoro Haass. Tiu estas busto de la doktoro. Sub ĝi oni indikis la nomon de la doktoro, la jarojn de lia vivo kaj lian moton: “Rapidu fari bonon”. La skulptisto N. Andreev faris sian laboron senpage.
  • En 1998 estis konstruita monumento honore de doktoro Haass en Bad Münstereifel, la naskiĝurbo de la doktoro.
  • En la aŭgusto 2019 estis en Ĵeleznovodsko instalita monumento kun bronza busto de doktoro Haass. Sur ĝi ruse kaj germane estis skribita jena epitafo: “La filo de la germana popolo, tutkore servanta al Rusio”.[8]
  • 19-an de junio 2017 en Moskvo oni nomis straton honore doktoro Haass.[9]
  • La Germana lernejo en Moskvo estas nomita honore de Friedrich Joseph Haass.

Beatigo redakti

La kolektado de materialoj por beatigo de Friedrich Joseph Haass komenciĝis en la Apostola administrantujo por katolikoj de eŭropa parto de Rusio en 1995. Laŭ peto de la ĉefepiskopo de Kolonjo Joachim Meisner, kun konsento de apostola administranto Tadeuŝ Kondruseviĉ je 2-a de februaro 1998 la rajto komenci preparon al la proceso de beatigo el la Apostola administrantaro por katolikoj de eŭropa parto de Rusio estis transdonita en la ĉefepiskopujon de Kolonjo. Permeso de Kongregacio por enkanonigo de sanktuloj komenci la proceson de beatigo de Friedrich Joseph Haass (Nihil obstat) estas ricevita je 31-a de marto 1998.[4] En 2011 la rajto komenci la proceson estis redonita el Kolonjo en Moskvon, ĉar dum plej granda parto de sia vivo Friedrich Joseph Haass loĝis en Moskvo. 9-an de januaro 2016 komenciĝis la dioceza nivelo de la proceso.[10] 6-an de majo 2018 la dioceza nivelo de la beatiga proceso finiĝis kaj ĝi estis transdonita en Vatikanon.[11] En la komenco de oktobro 2019 la moskva katolika ĉefepiskopo Paŭlo Pezzi aprobis la tekston de preĝo per protekto de Servisto de Dio Fjodor Petroviĉ Gaaz.[12]

Verkoj redakti

  • “Ма visite aux eaux d'Alexandre en 1809 et 1810”. Moskvo, 1811.
  • “Découverte sur la croup seu l'astma synanchicum acutum” . Moskvo, 1817.
  • “Beiträge zu den Zeichen des Croups”. Moskvo, 1818.
  • “Призыв к женщинам” (“Alvoko al virinoj”). Moskvo, 1897.

Tiu ĉi verko, eldonita post la morto de la aŭtoro fare de doktoro Pol A.E., estas iusence testamento de doktoro Haass. En ĝi la aŭtoro esprimis siajn moralajn kaj religiajn principojn. Rete legeblas ruse. Lia filozofo verko “Problèmes de Socrate”, ankaŭ donita al doktoro Pol por eldoni post la morto, ne konserviĝis.[6]

  • “ABC de kristana moralo. Pri laso de insultaj kaj riproĉaj vortoj kaj entute de maldecaj esprimoj pri proksimulo kaj pri komenco de amo al proksimulo” . Moskvo, 1898.

La libreto estas reeldono de la broŝuro, kiu la doktoro Haass disdonadis al malliberuloj.[6] Rete legeblas ruse.

  • “La letero al la Prizona komitato”, presita en la libro "“Врата милосердия. Книга о докторе Гаазе”". Moskvo, 2002. Paĝoj 407–414. Rete legeblas ruse.
  • “Testamento de F. Haass”, presita en "“Русский архив”", 1912, numero 6. Paĝoj 206–211. Rete legeblas ruse.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 La artikolo Гааз, Фридрих-Иосиф en la Enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron, la tagon de naskiĝo oni donas laŭ Julia kalendaro kiel la 24-a de aŭgusto 1780, laŭ Gregoria kalendaro tio estas la 4-a de septembro.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Friedrich Joseph Haass: Ökumenisches Heiligenlexikon.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 А. Ф. Кони. Фёдор Петрович Гааз. Биографический очерк. — Sankt-Peterburgo, 1896.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 La artikolo pri Gaaz en la ruslingva Katolika Enciklopedio ( (2002) Католическая энциклопедия 1 (ruse), p. 1153–1157. ISBN 5-89208-037-4.)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Лев Копелев. (1993) Святой доктор Федор Петрович Гааз (ruse). ISBN 978-5-905626-28-9. Kopelev ne indikas la fontojn de citaĵoj en sia libro, eble ili ne estas laŭvortaj, sed li transdonas per siaj vortoj ies rakontojn.
  6. 6,0 6,1 6,2 La artikolo pri Gaaz en la ruslingva Ortodoksa Enciklopedio ( (2005) Православная энциклопедия 10 (ruse), p. 172–173. ISBN 5-89572-016-1.)
  7. Протоиерей Сергий Бабурин. Доктор Гааз: спешите делать добро (ruse).
  8. В Железноводске установили памятник первооткрывателю Кавминвод Федору Гаазу (ruse). ТАСС (2019-08-28).
  9. Dekreto de la moskva registaro de 19 junio 2017 N 375-ПП Arkivigite je 2019-03-26 per la retarkivo Wayback Machine, (pdf).
  10. Siberia katolika ĵurnalo por 10-a de januaro 2016.
  11. Siberia katolika ĵurnalo por 7-a de majo 2018.
  12. Siberia katolika ĵurnalo por 11-a de oktobro 2019.