Friedrich Ludewig Bouterweck

Friedrich Ludewig BOUTERWECK (ankaŭ: Bouterwek; naskiĝinta la 1-an de aprilo 1765 en Goslar-Oker, mortinta la 9-an de aŭgusto 1828 en Göttingen) estis germana estetikisto kaj filozofo.

Friedrich Ludewig Bouterweck
Persona informo
Friedrich Ludewig Bouterweck
Naskiĝo 15-an de aprilo 1766 (1766-04-15)
en Oker
Morto 9-an de aŭgusto 1828 (1828-08-09) (62-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Hanovro vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Profesio
Alia nomo Ferdinand Adrianow • Feodor Adrianow • Ferdinand Adrianov • Bajocco Romano • Donamar • E. R. T. O. B. U. E. W. K. vd
Okupo verkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post studkomenco jurscienca li orientiĝis poste pri filozofio kaj literaturhistorio. En 1797 li iĝis eksterordinara kaj en 1802 ordinara profesoro pri filozofio en Göttingen. Estante unue kantano li provis en sia ĉefa verko »Ideen zu einer allgemeinen Apodiktik« (Halle 1799) pliperfektigi la kritikismon per la transpreno de realismaj elementoj. Danke al la memekkono oni taksu sin mem kiel volan kaj vivan forton (»Virtualismus«), kaj tia forto estus ankaŭ la aferoj ekster ni. Pli poste li aliĝis al la ideoj de Friedrich Jacobi.

En lia ofte eldonita libro »Ästhetik« (Leipzig 1806) kaj en la gravega verko »Geschichte der neuern Poesie und Beredsamkeit« (Göttingen 1801–19) li prenis centprocente la empiriisman vidpunkton. Krom aliaj filozofiaj verkoj li verkis ankaŭ beletraĵojn el kiuj estu menciita »Graf Donamar« (Göttingen 1791–92). La leterojn adresitajn de Jacobi al Bouterweck eldonis Mejer (Göttingen 1868).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 287, kio legeblas tie ĉi interrete.