Friedrich Weise la maljuna (germane: Friedrich Weise der Ältere; naskiĝinta la 20-an de oktobro 1659 en Camburg, mortinta la 30-an de septembro 1735 en Helmstedt) estis germana filozofo, teologo, paroĥestro kaj universitata profesoro.

Friedrich Weise
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1649 (1649-01-01)
en Camburg
Morto 30-an de septembro 1735 (1735-09-30) (86-jaraĝa)
en Helmstedt
Religio luteranismo vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de HelmstedtFriedrich-Schiller-Universitato JenaJezuita kolegio (Erfurt) vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo teologo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante la filo de impostenkasigisto li frekvenits lernejon en Camburg antaŭ ekstudo ĉe la Universitato de Jena. Li studis unue filozofion kaj bakalaŭriĝis en 1672. Poste li dediĉis sin je teologio; en 1673 li venis al la Universitato de Erfurto por kontinuigi studojn siajn. Ekster tio li ĉeestis kursojn ĉe la erfurta Jezuita kolegio kaj gajnis la unuajn instruadspertojn.

Post kelke da tempo li ekprofesoris en 1680 en Jena. En 1682 li iĝis predkisto en Berga an der Elster kaj katedrala predikisto en 1690 ĉe Katedralo de Naumburg. Krome li estis inspektisto lerneja en Naumburg. En 1695 li vokitis kiel ĉefa kortega predikisto je Quedlinburg, kie li konfrontiĝis je diversaj kvereloj tiel ke en 1697 li preferis iri al Helmstedt. Tie li fariĝis en la 15.6.1686 doktoro pri teologio antaŭ nomumiĝo je orda profesoro ĉe la surloka universitato. Krome li iĝis paroĥestro ĉe la Stefano-kirko kaj generalsuperintendanto kiel ankaŭ inspektoro de la urba lernejo. En Helmstedt li ĝuis publikan ŝatiĝon kaj volonte kaj longe deĵoradis. Kiam li eksentis malfortiĝon de la fortoj li ricevis kiel adjunkton Christoph Timotheus Seidel.

Post apopleksio en 1732 lia kreiveco ege limiĝis.

Verkoj redakti

  • Heros discursus, Müller, Gera 1685.
  • Placida disquisitio de signis extremi iudicii uti remotis ita proximiŝ', 1718.

Literaturo redakti

  • Art. "Weise, Friedrich" de Paul Zimmermann, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 41 (1896), p. 536–537, (tie ĉi interrete) * Horst-Rüdiger Jarck, Dieter Lent (eld.): Braunschweigisches Biographisches Lexikon, Band 2: 8. bis 18. Jahrhundert. Appelhans Verlag, Braunschweig 2006, ISBN 3-937664-46-7, p. 731.

Eksteraj ligiloj redakti