Friedrich Welwitsch

Friedrich Martin Josef WELWITSCH [fridriĥ velviĉ] (naskiĝis la 25-an de februaro 1806 en Maria Saal, mortis la 20-an de oktobro 1872 en Londono) estis aŭstra afriko-esploristo kaj botanikisto. Li malkvoris la planton velviĉio, kiu estis nomata post li. Lia oficiala aŭtora mallongigo estas „Welw.“.

Friedrich Welwitsch
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1806 (1806-02-25)
en Maria Saal
Morto 20-an de oktobro 1872 (1872-10-20) (66-jaraĝa)
en Londono
Tombo Kensal Green Cemetery
Lingvoj germanaslovena
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo esploristo • filikisto • botanikisto • fungosciencisto
vdr

Biografio redakti

Welwitsch studis medicinon en Vieno, sed samtempe okupiĝis pri botaniko. Tre influis lin Augustin-Pyrame de Candolle, kiu restadis en 1828 en Vieno. Lia diplomlaboro estis pri kriptogamoj de Malsupra Aŭstrio, tiel li fondis tiun esploran branĉon en Aŭstrio. Post la studado, li laboris kiel kuracisto en Zirknitz (Krain) kaj Jamnitz (Moravio) kaj dumtempe pli studis botanikon. Li forlasis la kuracistan profesion en 1839.

Li faris botanikan kolektan vojaĝon en Portugalio, kion finnacis la Württembergische Reiseverein. Welwitsch restis en Lisbono kaj iĝis direktoro de la reĝa botanika ĝardeno. Li fondis herbarion tie.

Li komencis en 1853 okjaran esploran vojaĝon en la nova portugala kolonio Angolo. Li estis la unua botanikisto, kiu esploris detale afrikan teritorion. Post lia aklimatiĝo en Luando - kie li eĉ renkontis kun David Livingstone en oktobro de 1854 -, li esploris ĉirkaŭon de Sange dum du jaroj. Li veturis en 1856 al Cambamba, en 1857 trafis lin febro, el kiu li saniĝis en Luando. Poste li veturis per ŝipo al Benguela, al Mocamedes kaj en sudo ĝis Baia dos Tigres. Li malkovris en 1859 la velviĉion, solan specion de tuta genro.

Li reveturis al Portugalio en 1861. Pro la pli bonaj laborkondiĉoj, li forlasis Portugalion en 1863 - per apogo de la portugala registaro - kaj laboris pri siaj kolektaĵoj en Londono en Naturhistoria Muzeo kaj Reĝa Botanika Ĝardeno en Kew.

Li estas entombigita en Kensal Green Cemetery en Londono. En sia testamento, li postlasis la kolektaĵon al la londona Naturhistoria Muzeo, sed la portugala registaro pretendis ankaŭ tion. Oni dividis la kolektaĵon.

Verkoj (elekto) redakti

  • Beiträge zur kryptogamischen Flora Unterösterreichs. In: Beiträge zur Landeskunde Österreichs, Band 4, 1834.
  • Synopsis Nostochinearum Austriae inferioris. Dissertation, Wien 1836.
  • Genera Phycearum Lusitanae. Akten der Akademie von Lissabon, 2. Band, 1850.
  • Apontamentos Phyto-geographicos sobre da Flore da Provincia de Angola na Africa Equinocial. In: Annaes de Conselho do Ultramarino, Oktober 1858.
  • Synopse explicativa das amostras de Madeiras e drogas mediciuaes de collegidas na provincia de Angola etc.. Lissabon 1862.
  • Sertum Angolense. In: Transactions of the Linnean Society XXVII, 1869.
  • Notizen über die Bryologie von Portugal. In: Flora, 1872.

Literaturo redakti

  • Helmut Dolezal: Friedrich Welwitsch. Dissertation, Wien 1953.
  • Helmut Dolezal: Friedrich Welwitsch. Leben und Werk. In: Portugaliae Acta Biologica (B), Vol VI (1959) 257-323 und Vol VII (1960-61) 49/324-276/551.
  • W. P. Hiern, A. B. Rendle et al.: Catalogue of the African Plants Collected by Dr. Friedrich Welwitsch in 1853-61. 2 Bände in 6 Teilen. Order of the Trustees, British Museum (Natural History) London 1896-1901.
  • Marianne Klemun: Friedrich Welwitsch (1806-1872). (Pflanzengeograph in Kärnten, Begründer des Herbars in Portugal und Erschließer der Flora Angolas). In: Carinthia II, 180/100 (1990), S. 11-30.
  • Gustav Adolf Zwanziger: Dr. Friedrich Welwitsch. Seine Reisen in Angola und sein Leben. In: Carinthia (Zeitschrift für Vaterlandskunde, Belehrung und Unterhaltung.) Nr. 9/10 (1882), S. 219 – 248